Muzeo de Cluny | |||||
---|---|---|---|---|---|
Musée de Cluny | |||||
muzeo de historio arta muzeo nacia muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | 5-a arondismento de Parizo | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | 6, place Paul-Painlevé 5-a arondismento | ||||
Situanta sur | Bulvardo Saint-Michel (Parizo) | ||||
Estiĝo | 17-a de marto 1844 | ||||
Malfermo | 1843 | ||||
Direktoro | Séverine Lepape • Élisabeth Taburet-Delahaye | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 2″ N, 2° 20′ 36″ O (mapo)48.85062.34333Koordinatoj: 48° 51′ 2″ N, 2° 20′ 36″ O (mapo) | ||||
| |||||
Kolektoj | Mezepoko | ||||
Jaraj vizitantoj: | 217 827 (2019) | ||||
Publika transporto | Cluny - La Sorbonne | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.musee-moyenage.fr | ||||
La Muzeo de Cluny estas muzeo pri la mezepoko en la Latina kvartalo de Parizo ĉe la placo Paul Painlevé. Ĝia plene oficiala nomo estas Musée national du Moyen Âge - Thermes et hôtel de Cluny.[1]
La muzeo enhavas grandan varion de mezepokaj pecoj de granda gravo. Elstaras la kolektoj de tapiŝoj (ĉirkaŭ 70 pecoj), de artaĵoj el eburo (300 pecoj) kaj skulptaĵoj, menciindas tiu de stilo de gotiko, kelkaj el kiuj devenaj de konstruaĵoj kiaj la katedralo de Notre-Dame aŭ la abatejo de Saint-Denis. Rimarkindas ankaŭ la aroj de juvelarto (inklude parton de la Trezoro de Guarrazar), la murtapiŝoj La damo kaj la unikorno kaj vitraĵoj.
En areo de 3500 m² (2.000 m² de ekspoziciejo), la muzeo enhavas 23.000 verkojn kaj aliajn objektojn, (el kiuj ekspoziciiĝas nur 2.300); tiuj datiĝas el la epoko de la romia Gaŭlo ĝis la 16a jarcento.