Muzeo de Sarnato | ||
---|---|---|
hindie सारनाथ संग्रहालय | ||
angle Sarnath Museum | ||
Arĥeologia muzeo | ||
Fronta vido de la muzeo | ||
arkeologia muzeo [+] | ||
Lando | Barato | |
Ŝtato | Utar-Pradeŝo | |
Situo | Sarnato (proksime al Varanasio) | |
- koordinatoj | 25° 22′ 46″ N, 83° 1′ 24″ O (mapo)25.37957414990683.023460140258Koordinatoj: 25° 22′ 46″ N, 83° 1′ 24″ O (mapo) | |
Estiĝo | 1910 | |
Poŝtkodo | 221007 [+] | |
Muzeo de Sarnato | ||
Vikimedia Komunejo: Sarnath Museum [+] | ||
Retpaĝaro: www |
||
La Muzeo de Sarnato estas la plej malnova muzeo de la Arĥeologia Servo de Barato. Ĝi gastigas la trovaĵojn de la arĥeologia elfosejo de Sarnato. Sarnato troviĝas proksime al Varanasio, en la ŝtato Utar-Pradeŝo. La muzeo enhavas entute 6 832 skulptaĵojn kaj artefaktojn.[1]
Por konservi la antikvaĵojn trovitaj dum la elfosoj, la registaro decidis en 1904 konstrui arĥeologia muzeon apuda al la elfosejo de Sarnato. La muzeo estis starigita laŭ iniciato de s-ro John Marshall, la tiama direktoro-ĝeneralo pri arĥeologio en Hindio. La planojn por la muzeo preparis la s-ro James Ramson, la tiama konsulta arĥitekto ĉe la registaro de Hindio. La konstruaĵo kompletiĝis en 1910, kaj ekde tiam ekis gastigi, montri kaj studi la antikvaĵojn laŭ ilia ĝusta perspektivo.
La muzeo enhavas kvin galeriojn kaj du verandojn montrantaj antikvaĵojn ekde la 3-a jarcento a.K.E. ĝis la 12-a jarcento n.e., kiuj estis trovitaj ĉe Sarnato.
Sarnato produktis riĉan kolekton da skulptaĵoj, artefaktoj kaj konstruaĵoj, inkluzivante multenombrajn portretojn de Budho kaj bodisatvoj, kune kun aliaj antikvaj restaĵoj. Tre bonkvalitajn specimenojn pri budhisma arto kaj aliajn gravajn restaĵojn gastigas la muzeo.
Dum la ununura plej fama elmontraĵo de ĉi tiu muzeo estas certe la leona kapitelo de Aŝoko, la muzeo de Sarnato eĉ enhavas kolektadon de aliaj budhismaj artefaktoj. La gastoj povas, ekzemple, vidi skulptaĵon pri Budho de la 5-a jarcento. La Budho sidas kruc-krure, kun okuloj en profunda medito kaj estas montrata nimbo ĉirkaŭ sia kapo. Valoraj ankaŭ estas la multenombraj figuroj de la bodisatvoj.
Inter la ceteraj budhismaj restaĵoj, indas mencii starantan bodisatvo laŭ real-simila grandeco, delikatan bildon pri la bodhisatvo kun lotuso, kaj eĉ alia bronza skulptaĵo montranta la bodisatvon kun pluraj brakoj. La muzeo de Sarnato ankaŭ gastigas kolekton da figuroj kaj skulptaĵoj el la Maŭrja, Kuŝana kaj Gupta periodoj. Mirinda inter ili, estas la plej antikva bildo pri Budho trovita ĉe Sarnato, kaj multaj bildoj pri hinduaj Dioj datiĝantaj ekde la 9-a ĝis la 12-a jarcentoj.
Tiu ĉi estas la fama originala grejso portetante la leonan kapitelon de Aŝoko, konservata ene de la muzeo de Sarnato, kiu estis originale starigita ĉirkaŭ 250 a.K.E. super Aŝoka kolono ĉe Sarnato. La vido de la angulo de kiu la foto en ĉi-paĝo estis fotita, sen la inversa sonorilo-simila lotusa floro, estis adoptita kiel nacia emblemo de Barato, montrante la ĉevalon maldekstre kaj la virbovon dekstre de la Aŝoka ĉakro en la ronda bazo sur kiu la kvar aziaj leonoj staras dorse-al-dorso. Sur la alia flanko videblas, anstataŭe, elefanto kaj leono. La rado «Aŝoka ĉakro» de ties bazo estas lokita je la centro de la nacia flago de Barato. La fragmentoj de la ŝtona darmorado, kiu estis unufoje super la leonoj, estas nun montritaj al vizitantoj proksime de la kapitelo.[2]