Mátraballa [mAtrabala] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására.
Mátraballa situas sub norda piedo de Mátra, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kál-Bátonyterenye. Parád kaj Pétervására troviĝas 9, Salgótarján 25 km-ojn.
La unua mencio pri Mátraballa devenis el la 14-a jarcento, tiam apartenanta al fortikaĵo de Debrő, poste al Ónod. La vilaĝo senhomiĝis en la 16-a jarcento. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno.