Mérges [mErgeŝ] estas tre malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét. La loknomo signifas hungare: kolera, tamen temas pri bienulo Nikolao Mérges, kiu konstruigis ponton kaj fortikaĵon en la 15-a jarcento.
La komunumo situas sur ebenaĵo for de ĉefvojo kaj fervojo, fine de sakovojo, laŭ maldekstra flanko de Rába. Csorna troviĝas 18, Győr 21, Pannonhalma 29 km-ojn.
Pli frue romianoj kaj avaroj loĝis tie. La turkoj detruis kaj la vilaĝon kaj la fortikaĵon en 1683. En 1873 incendio okazis. En Mérges migra poŝto servas.