Mértola | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo de Portugalo (1254 (Gregoria)–) municipo de Portugalio ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 7750 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 7 274 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 38′ N, 7° 39′ U (mapo)37.633333333333-7.65Koordinatoj: 37° 38′ N, 7° 39′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 87 m [+] | ||||
Areo | 1292,87 km² ( 129 287 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Mértola estas portugala urbeto kaj municipo apartenanta al distrikto Beja, regiono Alentejo, kun pli ol 2 000 loĝantoj (2021). Ĝi estas la sesa municipo plej etenda de Portugalio, kun 1 292,87 km² de areo.
Ĝi estas subdividita en sep fregezioj. La municipo limas en la nordo kun la municipoj Serpa kaj Beja, oriente kun Hispanio, sude kun Alcoutim kaj okcidente kun Almodôvar kaj kun Castro Verde.
La sidejo estas en la loĝloko Mértola, kiu havas ĉirkaŭ 6 205 loĝantojn (2021), nome en la samnoma freguesia Mértola.
Estas restaĵoj eĉ el Paleolitiko kaj ĉefe estis loĝado en la epoko de la Romia Imperio, kun la nomo Mírtilis Júlia.
Poste ŝajne okazis loĝigo fare de visigotoj ĝis la epoko de Al Andalus kun la nomo Martulá (Mārtulah), favorita de rivera haveno al Gvadiano, kaj ĝi eĉ iĝis ĉefurbo de la tajfo de Mértola.
Tio pluis ĝis la rekonkero de la zono fare de kristanoj post la Batalo de Ourique en 1139, nome en 1238 fare de Paio Peres Correia, superulo de la Militordeno de Sant'Iago da Espada.
Fine de la 19-a jarcento la historia mino disvolviĝis kaj okazis ekonomia kaj loĝantara pliiĝo. Tamen meze de la 20-a jarcento okazis krizoj mina, ekonomia kaj loĝantara, kaj sekve la mino fermiĝis en 1965 definitive. Eĉ la ŝipo kiu turismis laŭ la rivero ĉesis dum tempo sian funkciadon, ĉar la minentrepreno ĉesis sian zorgadon de la fluejo. Granda parto de lokanoj elmigris al la areo de Lisbono.