Mírová pod Kozákovem | |
municipo | |
Domaro Tisovka en Mírová pod Kozákovem
| |
Oficiala nomo: Mírová pod Kozákovem | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Liberec |
Distrikto | Distrikto Semily |
Administra municipo | Turnov |
Historia regiono | Bohemio |
Situo | Mírová pod Kozákovem |
- alteco | 361 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 35′ 30″ N 15° 11′ 40″ O / 50.59167 °N, 15.19444 °O (mapo) |
Areo | 19,21 km² (1 921 ha) |
Loĝantaro | 1 751 (2024) |
Denseco | 91,15 loĝ./km² |
Estiĝo | 1960 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 511 01 ĝis 512 54 |
NUTS 3 | CZ051 |
NUTS 4 | CZ0514 |
NUTS 5 | CZ0514 577316 |
Katastraj teritorioj | 4 |
Partoj de municipo | 14 |
Bazaj setlejunuoj | 16 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.mirova.cz | |
![]() |
Mírová pod Kozákovem estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 1 751 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radostná pod Kozákovem, Koberovy, Loučky, Turnov, Záhoří, Karlovice, Klokočí, Chuchelna kaj Rakousy.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 875 |
1880 | 2 108 |
1890 | 2 327 |
1900 | 2 291 |
1910 | 2 275 |
1921 | 2 209 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 142 |
1950 | 1 583 |
1961 | 1 686 |
1970 | 1 506 |
1980 | 1 357 |
1991 | 1 360 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 1 370 |
2014 | 1 686 |
2016 | 1 688 |
2017 | 1 725 |
2018 | 1 727 |
2019 | 1 752 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 1 770 |
2021 | 1 749 |
2022 | 1 742 |
2023 | 1 760 |
2024 | 1 751 |
La municipo etendiĝas inter urbo Turnov kaj monto Kozákov en supermara alteco de 240 ĝis 744 m, laŭlonga akso mezuras proksimume 7 km. La ĉefa akso estas ŝoseo (II/283, II/282) kuniganta Turnov kaj Koberovy.
Mírová estiĝis en la jaro 1960 per kunigo de kvar malpli grandaj memstaraj municipoj Vesec (vilaĝoj Vesec, Smrčí, Prackov), Loktuše, Sekerkovy Loučky (vilaĝoj Sekerkovy Loučky, Chutnovka, Dubecko, Kvítkovice, Stebno) kaj Bělá (vilaĝoj Bělá, Bukovina, Rohliny, Hrachovice, Chloumek). Poste estis el municipo Turnov almembrigita domaro U Rybníků; per konstruado de familiaj domoj estiĝis el la devena solejo Záholice plua domaro. La plej malnovaj mencioj pri la partoj de la municipo estas el la jaro 1230. Interesaĵo estas, ke la municipo ne havas unuecan centron, kreas ĝin tre malgrandaj vilaĝetoj. La municipa ofico havas sidejon en eksa lernejo en Chutnovka, baza lernejo en Bělá. Nuntempe la municipo dividiĝas en 14 partojn.
Tra municipo Mírová pod Kozákovem kondukas ĉefa ŝoseo de la 2-a klaso kuniganta Turnov kun Lomnice nad Popelkou kaj Semily (kun daŭrigo ĝis Gigantmontaro) kaj ŝoseo Železný Brod – Rovensko pod Troskami. Al la transporto de la loĝantoj servas precipe propraj personaj aŭtoj; trafiko de linkaj aŭtobusoj estis en 1990-aj jaroj reduktita kaj en kelkajn malpli grandajn partojn (ekz. Prackov, Bukovina) aŭtobusa transporto estis neniam enkondukita.
|