Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mörschwil (stacidomo). |
Mörschwil | |
---|---|
Blazono de Mörschwil | |
Stacidomo de Mörschwil | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Rorschach Sankt-Galo |
Koordinatoj | 47° 28′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.41667 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 9° 25′ 0″ O / 47.46667 °N, 9.41667 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 3396 |
Areo | 9,83 km² |
Alteco | 550 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9402 |
Komunumkodo | 3214 |
Mapo de Mörschwil | |
Mörschwil estas komunumo en la elektodistrikto Rorschach, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 3396 loĝantojn je la 31-a de decembro 2006.
Mörschwil estas antaŭkomunumo de Sankt-Galo, kiu situas rekte oriente de la kantona ĉef-urbo. En nordo Mörschwil estas limigita de la riveretoj Steinach en sudo kaj Goldach en nordo. Krom Sankt-Galo la najbaraj komunumoj estas Berg SG, Steinach, Tübach, Goldach, Untereggen kaj Wittenbach SG.
Mörschwil situas ĉe la trajnlinio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj de Sankt-Galo al Rorschach. Mörschwil ankaŭ havas aliron al la svisa aŭtovojo A1. Per la buslinio 11 Mörschwil estas bone konektita al la loka busreto de la urbo Sankt-Galo.
La unua skriba mencio de Mörschwil datiĝas el la jaro 811 kiel Maurini vilare el dokumento, kies originalo troviĝas hodiaŭ en la arkivejo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Dum mezepoko Mörschwil estis parto de la ŝtato de la Princabatejo Sankt-Galo. Per la Helveta Revolucio en la jaro 1798 Mörschwil fariĝis parto de la tiama Kantono Säntis kaj ek de 1803 ĝi apartenas al la Kantono Sankt-Galo, kiu estis fondita sub la konstitucio de la Mediacia Akto de Napoleono.
|