Mühlanger estas loĝloko en Germanio. Ĝis la 31-a de decembro2010 temis pri administre sendependa komunumo; ekde la 1-a de januaro 2011 la loĝloko estis parto de la nova urbo Zahna-Elster. Pro formala eraro la enigo de la komunumo Mühlanger deklariĝis nevalida pere de la landa konstitucia kortumo la 29-an de majo 2013, sed fine ekde la 1-a de januaro 2014 la loĝloko tamen definitive membras en la nova urbo. Ĝi troviĝas en la distrikto Wittenberg de la federacia landoSaksio-Anhalto. Fine de 2012 ĝi havis 1331 loĝantojn.