Münchenbernsdorf estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Greiz de la federacia lando Turingio, kaj estas la centro de samnoma komunumaro el pluraj najbaraj komunumoj proksime kunlaborantaj. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 2939 loĝantojn.
Ekde la 1560-aj jaroj la urbo apartenis al la elektoprinclando Saksio, sed ĉar Saksio estis malvenkinto de la Viena kongreso, en 1815 la urbo ekmembris en la ernesta duklando Saksio-Vajmaro-Eisenach. Kun la resto de la duklando en 1870 ĝi ekapartenis al la Germana Regno, sed kadre de ĝi la duklando pluekzistis, ĝis en 1918 la Novembra Revolucio skuis tutan Germanion. En Münchenbernsdorf kaj la aliaj duklandaj loĝlokoj unuiĝis kun aliaj turingiaj ŝtatoj al unue la "popola ŝtato" Turingio, nun ekde 1990 formale federacia lando.