"N'oubliez pas" (ne forgesu) estas kanto de la franca kantistino Lisa Angell. La kanto reprezentis Francion en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015.[1]
La kanto estis verkita de Robert Goldman (kreditita kiel M. Albert) por Lisa Angell, kun la ideo krei "grandan kaj belan kanzonon kiu elvokas la Unuan Mondmiliton kaj kore ĉiujn militojn".[2]
La 23-an de januaro 2014, Lisa Angell estis anoncita de televidstacio France 2 kiel la franca reprezentanto en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 kun "N'oubliez pas".[3]
La kanto publike ludiĝis unuafoje en koncerto en novembro 2014 memorfeste al la centjariĝo de la Unua Mondmilito.[4] Kaj Lisa Angell kantis "N'oubliez pas" rekte sur televido por la unua fojo dum Le Granda Rezulto, elsendita sur France 2 la 28-an de februaro 2015.[5]
La 23-an de majo 2015 Angell prezentis la kanton vive dum la finalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso 2015 en la koncertejo Wiener Stadthalle en Vieno, Aŭstrio.