Nacia Fondaĵo por Demokratio | ||
---|---|---|
neprofitcela organizaĵo ne-registara organizaĵo | ||
Komenco | 18-a de novembro 1983 vd | |
Lando(j) | Usono vd | |
Sidejo | Vaŝingtono | |
Fondinto(j) | Usona Kongreso • Allen Weinstein vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | organizaĵo laŭ 501(c)(3) | |
La Nacia Fondaĵo por Demokratio (angle National Endowment for Democracy, akronime NED) estas usona fondaĵo (usona varianto de la fonduso) kaj pensfabriko kun la deklarita celo antaŭenigi liberalan demokration tutmonde [1][2][3] pere de antaŭenigante politikajn kaj ekonomiajn instituciojn, kiel politikaj grupoj, sindikatoj, liberaj merkatoj kaj komercaj asocioj[4].
Ĝi estis fondita en 1983 de la Usona Kongreso en Vaŝingtono kaj ricevas ĉiujaran financadon de la usona federacia buĝeto por sia laboro kiel parto de la buĝeto de la Usona Agentejo por Internacia Evoluo (USAID). Tiele ĝi estas kvazaŭ aŭtonoma neregistara organizaĵo kiu aliĝas al neniu el la du ĉefaj usonaj politikaj partioj.
La Kongreso kreis la NED kiel paraŝtata brako de ekstera politiko. Malgraŭ ŝtata financado, ĝi estas laŭleĝe privata, neprofitcela organizaĵo. Tio permesas al la ŝtato transdoni buĝetajn financojn al eksterlandaj organizaĵoj per tria partio.
Krom ĝia stipendia programo, la NED ankaŭ subtenas la Journal of Democracy, the World Movement for Democracy, la International Forum for Democratic Studies, la Reagan–Fascell Fellowship Program, la Network of Democracy Research Institutes, kaj la Center for International Media Assistance [5][6].