Nacia Lernejo pri Administrado france École nationale d'administration | |||
---|---|---|---|
Emblemo de la lernejo | |||
école d'application (en) Grande école lernejo | |||
Informoj | |||
fondodato | 1945 | ||
fondinto(j) | Charles de Gaulle, Michel Debré, Maurice Thorez | ||
speco | Ŝtata organizaĵo kun administracia tipo | ||
lingvo(j) | franca | ||
buĝeto | 41,65 milionoj da eŭroj | ||
Situo | |||
Geografia situo | 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O (mapo)48.5805567.737222Koordinatoj: 48° 34′ 50″ N, 7° 44′ 14″ O (mapo) | ||
lando | Francio | ||
urbo | Strasburgo kaj Parizo | ||
Estraro | |||
prezidanto | Jean-Marc Sauvé | ||
direktoro | Nathalie Loiseau | ||
Nombroj | |||
nombro de studentoj | 533 en 2005 | ||
nombro de kunlaborantoj | 229 | ||
el tio profesoroj | 2 konstantaj profesoroj (sporto kaj FLE) kaj miloj da eksteraj instruantoj jare | ||
nivelo | Bakalaŭro + 6 (faka magistro) | ||
Diversaĵoj | |||
aliĝinta al | CGE[1], G16+, membro asociita al heSam Universitato | ||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||
Listoj | |||
membro de | |||
vd | |||
jura formo | other national public establishment vd | ||
| |||
La Nacia Lernejo pri Administrado (france "école nationale d'administration" aŭ "ENA") estas franca granda lernejo kreita en 1945 por « demokratigi » la aliron al la supra ŝtatoficistaro. Ĝi estas komisiita nun pri la elekto kaj la komenca kaj plua edukado de la supraj ŝtatoficistoj.
ENA akceptas ĉiujare en Strasburgo 80 ĝis 100 lernantojn por komenca edukado al kiu aldoniĝas triono da eksterlandanoj, sesdeko da lernantoj de magistro kaj faka magistro same kiel preskaŭ cento de eksterlandaj lernantoj kadre de internaciaj kursaroj. Al tiuj promocioj, aldoniĝas mallongaj sesioj de daŭra edukado en Parizo. La eksaj lernantoj de la lernejo estas nomitaj franclingve « enarkoj ».
En la kvina Respubliko, la ENA-lernintoj ludas centran rolon en la franca politika vivo (tri prezidantoj de la Respubliko, sep ĉefministroj, multaj ministroj, forta plimulto de la prefektoj, ktp.).
Antaŭ 1945, la ŝtato ne regis unikan instruon por la ŝtatoficistoj de sia supra administracio. Se konkursosistemo - konsiderata kiel sola maniero por certigi ĝustan varbadon bazitan sur merito - estis jam ĝeneraligita ekde la fino de la 19-a jarcento, ĉiu oficistaro aŭ ministerio organizis sian propran konkurson, sen konsidero pri homogeneco de la supra ŝtatoficistaro. Iuj riskoj de korporaciismo aŭ de nepotismo rezultis de tio.
En la Dua mondmilito, du similaspektaj projektoj sed kun kontraŭaj celoj elstaris. La lezrnejo de Kadroj de Uriage, kreita de la reĝimo de Vichy en 1940, celis starigon de nova aristokratio bazita sur la ŝtatserva deziro. Flankiĝante de la viĉiisma ideologio, ĝi estos fine malfondita de Pierre Laval en decembro 1942. La dua projekto, kiu estis kondukata iom post la liberigo de Michel Debré kaj Emmanuel Monick[2], finiĝos per kreo de ENA, de la Instituto pri Politikaj Studoj kaj de la Centro pri Administraj Altaj Studoj[3].
La Nacia Lernejo pri Administrado (ENA) estis kreita per la edikto n° 45-2283 de la 9-a de oktobro 1945[4] de la Provizora registaro de la Franca Respubliko, tiam prezidata de Generalo de Gaulle.
La Lernejo unue ekloĝis en la palaco de La Meilleraye, je la 56 rue des Saints-Pères, en Parizo.
Laŭ volo de Édith Cresson, estis decidite en 1991 translokigi la lernejon en Straburgo, je la 1, strato Sainte-Marguerite.
La translokigo en Strasburgo estas simbola kunproksimiĝo de la lernejo de la eŭropaj institucioj kaj ebligas kunlaboron kun la alia granda lernejo por la publika servo en Strasburgo, la Nacia Instituto pri Teritoriaj Studoj (INET) .
En libro titolita Les héritiers (esperante La heredintoj), eldonita en 1964, Pierre Bourdieu kaj Jean-Claude Passeron priskribis ke iuj francaj grandaj lernejoj, el kiuj ENA, estus akaparitaj de la « heredintoj de la reganta kulturo ». Ili aparte kritikis la varbajn konkursojn en tiuj grandaj lernejoj, kiuj baziĝas sur la kono de la beletra kulturo kaj ne sur tiu de la scienca kulturo.
Okaze de la kampanjo antaŭ la prezidanta baloto de 2007, iuj kandidatoj kiaj François Bayrou deklaris sin por la forigo de ENA.
Por varbi lernantojn, ENA organizas ĉiujare tri konkursojn rezervitajn al nacianoj de la Eŭropa Unio kaj internacian konkurson :
La elekta procento estas malalta, nur 7,9 % de la kandidatoj en la 1-a provo estis akceptitaj. En 2009, 40 % de la akceptitoj estis virinoj.
La nombro de lernantoj akceptitaj en ENA regule malkreskas de pluraj jaroj.
Promocioj | Ekstera konkurso | Interna konkurso | 3-a konkurso | Subsumo | Eksterlandaj lernantoj | Tuto |
---|---|---|---|---|---|---|
Léopold Sédar Senghor (2002-2004) | 80 | 43 | 13 | 136 | 51 | 187 |
Romain Gary (2003-2005) | 61 | 46 | 11 | 118 | 47 | 165 |
Simone Veil (2004-2006) | 50 | 42 | 9 | 101 | 39 | 140 |
Respubliko (2005-2007) | 44 | 37 | 9 | 90 | 18 | 108 |
Aristide Briand (2006-2008) | 43 | 32 | 8 | 83 | 18 | 101 |
Willy Brandt (2007-2009) | 45 | 40 | 8 | 93 | 34 | 127 |
Émile Zola (2008-2010) | 40 | 32 | 8 | 80 | 40 | 120 |
Robert Badinter (2009-2011) | 40 | 33 | 8 | 81 | 25 | 106 |
Jean-Jacques Rousseau (2010-2011) | 40 | 31 | 8 | 79 | 31 | 110 |
Marie Curie (2011-2012) | 41 | 29 | 7 | 77 | 30 | 107 |
ENA donas al siaj lernantoj interministerian edukadon laŭ 24 monatoj. La nova kursaro, lanĉita ekde la 1-a januaro 2010, enhavas alternajn periodoj de laboro kaj de studado.
ENA estas Ŝtata organizaĵo kun administra tipo lokita sub la kuratoreco de la ĉefministro, plenumata je ties nomo de la Ĝenerala Direkcio de la Administracio kaj de la ŝtatoficistaro.
La prezidado de la estraro de ENA plenrajte apartenas al la vicprezidanto de la ŝtata Konsilio, tio estas ekde la 5-a de januaro 2022 al Didier Tabuteau.
La sinsekvaj direktoroj estis :
Direktoro | Dekreto de nomumo | |
---|---|---|
Henri Bourdeau de Fontenay | 1945 | |
François Gazier | 6-a de aprilo 1963 | [5] |
Pierre Racine | 18-a de aŭgusto 1969 | [6] |
Pierre Louis Blanc | 28-a de julio 1975 | [7] |
Simon Nora | 13-a de aprilo 1982 | [8] |
Roger Fauroux | 24-a de januaro 1986 | [9] |
René Lenoir | 26-a de majo 1988 | [10] |
Jean Coussirou | 24-a de januaro 1992 | [11] |
Raymond-François Le Bris | 30-a de januaro 1995 | [12] |
Marie-Françoise Bechtel | 14-a de septembro 2000 | [13] |
Antoine Durrleman | 7-a de decembro 2002 | [14] |
Bernard Boucault | 2-a de aŭgusto 2007 | [15] |
Nathalie Loiseau | 4-a de oktobro 2012 | [16] |
Patrick Gérard | 9-a de aŭgusto 2017 | [17] |
Ĝia jara fukkciada estis en 2006 je 41,685 milionoj da eŭroj[18]. La parto de la ŝtata subvencio en tiu buĝeto altas je 74 %.
Prezidantoj de la Franca Respubliko : Valéry Giscard d'Estaing (1974 ĝis 1981), Jacques Chirac (1995 ĝis 2007) kaj François Hollande (2012 ĝis nun)
|
|
|
Membroj de la nuna registaro : Laurent Fabius, Ségolène Royal, Michel Sapin, Emmanuel Macron, Fleur Pellerin, Matthias Fekl.
Parlamentanoj (deputitoj, senatanoj aŭ eŭropaj parlamentanoj) :
|
|
|