Nacia Muzeo de Gyeongju | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
nacia muzeo ![]() | |||
Lando | Sud-Koreio vd | ||
Situo | Kjonĝu | ||
Adreso | 경상북도 경주시 일정로 186 | ||
Estiĝo | 1945 | ||
Malfermo | 1945 | ||
Koordinatoj | 35° 49′ 44″ N, 129° 13′ 42″ O (mapo)35.82898333129.22836111Koordinatoj: 35° 49′ 44″ N, 129° 13′ 42″ O (mapo) | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 653 651 (2021) ![]() | ||
Retpaĝo | http://gyeongju.museum.go.kr/ | ||
La Kjonĝu Nacia Muzeo (koree 국립경주박물관, hanja 國立慶州博物館) estas muzeo en Kjonĝu, Nord-Gjeongsang, Sud-Koreio. Ties ekspoziciaĵoj estas plejparte dediĉita al restaĵoj de la Silla reĝlando, de kiu Gyeongju estis la ĉefurbo.
La muzeo havas pli ol 4,500 erojn, inkluzive de la Sonorilo de Reĝo Seongdeok, artefaktojn de Hwangnyongsa, kronoj de Silla, kaj 730 restaĵojn de lageto Anapji [1].
La pezo de la sonorilo estas 19 tunoj, ĝia alteco estas pli ol 3 metroj, kaj ĝia diametro estas pli ol 2 metroj [2].
La muzeo estas proksima al Gyeongju Nacia Parko, Cheomseongdae Observatorio, la Namsan Montoj, lageto Anapji, kaj Banwolseong. Multaj ekspoziciaĵoj estas elmontritaj ekstere, ofta praktiko en koreaj muzeoj.
La originoj de la muzeo devenas de 1913, kiam ĝi estis komencita en registarkonstruaĵo de la Joseon-dinastio. La arkitektura stilo de la ĉefa konstruaĵo de la muzeo estas stiligita simile al Gyeongbokgung, laŭ la oficiala retejo de la muzeo. La muzeo estas la dua plej granda en Koreio, post la Nacia Muzeo de Koreio. La muzeo estas malferma al publiko kaj havas arkeologian esplorsekcion.