Nacia Parko Dudhŭa | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Barato | |
Koordinatoj | 28° 28′ 15″ N, 80° 41′ 57″ O (mapo)28.47087280.699263Koordinatoj: 28° 28′ 15″ N, 80° 41′ 57″ O (mapo) [+] | |
Akvokolektejo | 490 km² (49 000 ha) [+] | |
Areo | 490 km² (49 000 ha) [+] | |
Estiĝo | 1-an de februaro 1977 | |
Nacia Parko Dudhŭa | ||
Vikimedia Komunejo: Dudhwa National Park [+] | ||
Nacia Parko Dudhŭa estas nacia parko kaj tigro-rezervejo de Barato[1] kiu estas en la teraja zono de marĉaj herbejoj de norda Utar Pradeŝo, Barato. Ĝi ampleksas en areo de ĉirkaŭ 490.3 km², kun kroma zono de 190 km². Ĝi estas parto de la Dudhŭa Tigrorezervejo en la distrikto Ĥeri-Laĥimpur.[2] Ĝi estas ĉe la landlimo inter Barato kaj Nepalo en la distrikto Ĥeri-Laĥimpur, kaj havas kromajn areojn de rezervejaj arbarareoj en la norda kaj suda flankoj. Ĝi estas unu el malmultaj restantaj areoj de diversa kaj produktiva teraja ekosistemo, subtenante multajn endanĝeritajn speciojn.[3]