Nacia Sekureca Medalo | ||
honorigo | ||
---|---|---|
Lando | Usono | |
Fondita en | 19-a de januaro 1953 | |
La Nacia Sekureca Medalo (angle National Security Medal) estas distinga medalo aljuĝita fare de la Prezidanto de Usono por multmeritaj spionklopodoj por la nacia sekureco de Usono.
La Nacia Sekureco-Medalo estis starigita fare de prezidanto Harry S. Truman per Administra Ordo 10431 en 1953 [1].
La Sekurecmedalo estas aljuĝita al kaj usonaj kaj eksterlandaj ŝtatanoj, inkluzive de membroj de la usona militistaro, kiuj faris elstarajn spionkontribuojn kiuj kontribuis al la nacia sekureco de Usono. La medalo povas esti aljuĝita postmorte [1].
La medalo estas orumita kun blankkapa maraglo supre. Sur la dorsflanko estas 16-pinta blua stelo sur blanka fono kun ruĝa kadro kaj la teksto "UNUIĜINTAJ ŜTATOJ DE AMERIKO - NACIA SEKURECO". Sur la dorsa flanko estas gravurita "PRESENTED TO" sekvata de la nomo de la ricevanto [2].