La Nacia Skolta Organizaĵo de Tajlando (Taje: คณะลูกเสือแห่งชาติ)[1] fondiĝis en 1911 kaj iĝis membro de Monda Organizo de la Skolta Movado en 1922. Ĝi estas regularigita de la leĝo de skolta BE 2551 (2008). Nune, ĝi havas 828 248 membrojn (datumo en 2013).
La Tajlanda reĝo, Rama la 6-a, kiu konis la patron de skoltado enkondukis skoltadon en julio de 1911 en Tajlandon. Tajlando estis la 3a lando en la mondo kiu fondis la skoltan movadon. Reĝo Rama prenis la ideon el Britio tiam, kiam li lernis tie.
Abhai Chandavimol estis la komitatano de la monda organizaĵo de 1965 ĝis 1971. 5 Tajlandanoj ricevis la Bronza Lupo (Bronze Wolf) plej altan premion el monda skolta organizaĵo por siaj servoj. Ili estas Abhai Chandavimol (1971), Dansuputra Chitra (1976), Visudharomn Kong (1980), Bhethai Amatayakul (1984), kaj Bhumibol Adulyadej (2006).
Ne ĉiuj estas devigitaj iĝi skolto en lernejoj kvankam la skolta movado estas parte de la lerneja programo, speciale la grada 6-8 havas la elektadon por aliaj junularaj programoj, ekz la Ruĝa Kruco. Plej multaj de la lernantoj partoprenas en skolta programo.
Programo | Grado | Aĝo |
---|---|---|
Infana skolto | 1-3 | 7-9 |
Skolto | 4-6 | 10-12 |
Juna skolto | 7-9 | 13-15 |
Rovero | 10 ĝis junuloj | 16-25 |
Mara skolto | 10 ĝis junuloj | 16-25 |
Aera skolto | 10 ĝis junuloj | 16-25 |
La mara skolto estas subtenita de Mararmeo de Tajlando.
la aera skolto estas subtenita de Reĝarmeo de Tajlando.
La adreso:
154 Vajiravudh House, Rama I, Wangmai, Pratumwan, Bangkok 10330