'Nacia instituto pri orientaj lingvoj kaj civilizacioj (france Institut national des langues et civilisations orientales aŭ INALCO, antaŭe konata neformale Langues'O (IPA: [lɑ̃ɡz‿o]), mallongigo de Langues orientales) estas franca faka universitato pri supera lernado, kiu instruas la lingvojn kaj la civilizaciojn el ĉie krom el Okcidenta Eŭropo.
Ĝia sidejo estas en Parizo, en la 13-a arondismento. En la sama konstruaĵo troviĝas la Universitata biblioteko pri lingvoj kaj civilizacioj (Bibliothèque universitaire des langues et civilisations, BULAC).
- 1669 Jean-Baptiste Colbert fondas la École des jeunes de langues lingvolernejo
- 1795 Estas fondita la École spéciale des langues orientales (Speciala Lernejo por Orientaj Lingvoj)
- 1873 La du lernejoj kunfandiĝas
- 1914 La lernejo estas renomita École nationale des langues orientales vivantes (ENLOV)
- 1971 La lernejo estas renomita Institut national des langues et civilisations orientales aŭ Inalco (Nacia Instituto pri Orientaj Lingvoj kaj Civilizoj)
- 1982 Études Océan Indien (Indian Ocean Studies) revuo komencas eldonadon; ISSN 0246-0092
- 1985 Inalco estas agnoskita kiel granda établissement
- 2010 Inalco iĝas fondmembro de Sorbonne Paris Cité
- 2011 Inalco centraligas ĉiujn siajn instruitajn kursojn sub unu tegmento ĉe 65 rue des Grands Moulins en Parizo
- MGIMO, Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj