Nacia naturrezervejo Pelikaninsulo | ||
---|---|---|
Nacia Faŭna Rifuĝejo [+] | ||
Koordinatoj | 27° 48′ 36″ N, 80° 26′ 28″ U (mapo)27.81-80.441111Koordinatoj: 27° 48′ 36″ N, 80° 26′ 28″ U (mapo) [+] | |
Areo | 21,76 km² (2 176 ha) | |
Estiĝo | 14-a de marto 1903 | |
Nacia naturrezervejo Pelikaninsulo | ||
Vikimedia Komunejo: Pelican Island National Wildlife Refuge [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Nacia naturrezervejo Pelikaninsulo (oficiale angle Pelican Island National Wildlife Refuge) estas nacia naturrezervejo de Usono situanta ĝuste ĉe la okcidenta bordo de la insulo Orkideo en la Indianrivera laguno oriente de Sebastian (Florido). La rezervejo konsistas el insulo de 12,000 m² kiu inkludas aldonajn 10,000 m² de ĉirkaŭa akvo kaj estas situanta ĉe la orienta marbordo de Florido de la Indianrivera laguno. Ĝi estis fondita laŭ ekzekuta leĝo fare de la Prezidento Theodore Roosevelt la 14an de marto 1903, kaj tiele Pelikaninsulo estis la unua nacia naturrezervejo en Usono. Ĝi estis kreita por protekti ardeojn kaj aliajn birdojn el formorto pro troa plumĉasado.