Nadir Larbaui | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
نذير العرباوي | |||||
Naskiĝo | 26-an de septembro 1949 (74-jaraĝa) en Tebesa, Constantine Department, Francio | ||||
Lingvoj | araba vd | ||||
Ŝtataneco | Alĝerio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Alĝero vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto diplomato handbalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nadir LARBAUI (26a de Septembro 1949) estas alĝeria politikisto, advokato kaj diplomato, kiu postenas kiel Ĉefministro de Alĝerio ekde Novembro 2023.
Li estis sportisto de la Nacia Teamo de Alĝerio de manpilko kaj tiukadre partoprenis en diversaj internaciaj ĉampionecoj. Poste li studis juron en la Universitato de Alĝero kaj diplomiĝis en internacia juro. Eklaborinte en diversaj postenoj de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, li iĝis ambasadoro en Unuiĝintaj Nacioj, Pakistano, la Araba Ligo, la Araba Magreba Unio kaj Egiptio.
La prezidento Abdelmaĝid Tebbun nomumis in ĉefministro anstataŭ Ajman Benabderrahman, kiu estis elpostenigita. Fakuloj observis tion kiel deziro de la prezidento Tebbun centraligi la decidojn preskaŭ unu jaron antaŭ la prezidenta balotado planita por decembro 2024.[1]