Nagisa Oŝima | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-an de marto 1932 en Kioto |
Morto | 15-an de januaro 2013 (80-jaraĝa) en Fuĝisava |
Mortokialo | Pneŭmonito |
Lingvoj | japana |
Ŝtataneco | Japanio |
Alma mater | Universitato de Kioto |
Familio | |
Frat(in)o | Eiko Oshima (en) |
Edz(in)o | Akiko Koyama (en) |
Infanoj | Takeshi Ōshima (en) , Arata Ōshima (en) |
Okupo | |
Okupo | scenaristo filmmuntisto filmproduktoro filmreĝisoro reĝisoro |
Nagisa Oŝima aŭ Nagisa Ōshima (japane 大島 渚, Ōshima Nagisa, 31-a de Marto 1932 – 15a de Januaro 2013) estis japana kin-reĝisoro kaj scenaristo. Filmoj liaj estis Ai no korīda (trad. Amtaŭrludado, Sensimperio, 1976), nome evidenta montro de realaj seksaj scenoj en agado okazanta en la 1930-aj jaroj en Japanio, kaj Senjō no Merī Kurisumasu (trad. Feliĉa Kristnasko en batalkampo, 1983), pri militprizonuloj tenitaj de Japanio en la Dua Mondmilito.
En 1976, Ōshima faris Ai no korīda, filmo bazita sur vera historio de fatala seksa obsedo en la 1930-aj jaroj en Japanio. Ōshima, kritikanto de cenzuro kaj de la humanismo de sia samtempulo Akira Kurosawa, estis determinita, ke la filmo montru neŝajnigitan sekson kaj tiel la nedisvolvigita filmo devis esti transportita al Francio por esti procezita. Nencenzurita versio de la filmo estas ankoraŭ nedisponebla en Japanio. Ōshima atestis en kortumo de Japanio ĉu la filmo estas obscena. "Nenio kiu estas esprimita estas obscena," diris la reĝisoro. "Kio estas obscena estas tio kio estas kaŝita."[1] Similtema filmo de 1978 estis Ai no Bōrei (Imperio de Pasio), en kiu Ōshima faris pli mildan alproksimigon al la priskribo de la seksaj pasioj de du amantoj kiuj alvenas ĝis murdo, kaj la filmo ricevis en 1978 en la Festivalo de Cannes premion al la plej bonkvalita reĝisoro.[2][3]
En 1983 Ōshima havis kritikan sukceson per filmo farita parte en angla lingvo, Merry Christmas, Mr. Lawrence aŭ Senjō no Merī Kurisumasu, kun agado okazanta en milittempa prizonkampo de Japanio, en kiu aperas rok-stelulo David Bowie kaj muzikisto Ryuichi Sakamoto, kun Takeshi Kitano. La filmo estas foje vidita kiel minora klasikaĵo, sed neniam trovis ĉeftendencan publikon.[4]