Ne miskomprenu kun urbo Dorog!
Nagydorog [nadjdorog] estas grandvilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Paks. Nagy signifas: granda.
Nagydorog situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo Szekszárd-Székesfehérvár, laŭ fervojo Sárbogárd-Bátaszék. Paks troviĝas je 18 km-oj.
La unua skriba mencio devenis el 1397. Dum la mezepoko la bienoj apartenis al Simontornya. Dum dominado de turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. En 1883 la fervojo ekfunkciis.
Vidindaĵoj estas Preĝejo Stefano la 1-a (Nagydorog) el 1934, Kalvinana preĝejo (Nagydorog) el 1774, akvoturo el 1891, Kastelo de Nagydorog el 1892 (nun estas lernejo), fine muzeo pri ĉapeloj.
En Nagydorog naskiĝis: