Nagyiván [nadjivan] estas vilaĝo en meza Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Jász-Nagykun-Szolnok, en Distrikto Tiszafüred. La loknomo signifas hungare: granda Ivano.
Nagyiván situas sur ebenaĵo, rande de Nacia parko Hortobágy, havanta nur flankovojon. La vizitanto povas vidi, kiel aspektis komunumo de la paŝtistoj.
La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1277, kiun la turkoj faris senhoma. La refondiĝo okazis en 1754. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, kuracejo, apoteko, poŝto, vendejo.
En Nagyiván naskiĝis Béla Balogh (geografo).