Nagyrozvágy [nadjrozvAdj] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en Distrikto Cigánd.
Nagyrozvágy situas sur ebenaĵo, laŭ la slovaka landlimo, laŭ traira flankovojo. Cigánd troviĝas 11, Kisvárda 23, Záhony kaj Sátoraljaújhely po 25, Miskolc 112 km-ojn.
La unua mencio devenis el 1415 en formo Rozvad. En 1830 kaj en 1900 incendioj okazis. Vilaĝservoj estas lernejo, poŝto, kuracejo.
En Nagyrozvágy naskiĝis grafikisto Ferenc Czinke.