Nagyrábé (nadjrAbE) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Püspökladány. Nagy signifas: granda.
La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Berettyóújfalu troviĝas 20, Püspökladány 24, Debrecen 47, Budapeŝto 204 km.
La unua mencio pri la komunumo okazis en 1215. La turkoj faris preskaŭ senhoma la vilaĝon. Kalvinana preĝejo en 1809 konstruiĝis, krome estas katolika preĝdomo. En 1919 la rumanoj okupis la komunumon.
Vidindaĵoj estas Kastelo de Nagyrábé kaj Kalvinana preĝejo (Nagyrábé).
En la grandvilaĝo aŭtonomio de ciganoj funkcias.