Nagyréde

Nagyréde [nadjrEde] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario , en departemento Heves, en Distrikto Gyöngyös. En la loknomo nagy signifas: granda.

Kulturdomo de Nagyréde

Bazaj informoj

[redakti | redakti fonton]

Nagyréde situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ rojo, fine de sakovojo. Gyöngyös troviĝas 8, Hatvan 21 km-ojn.

La vilaĝo estis loĝata jam dum la bronzepoko kaj ferepoko. La unua mencio devenis el 1275 en latina formo villa Rede inferior. La kampoj apartenis al familio Rédey, kiuj dum la historio formis apartajn apudajn vilaĝojn kun nomo Réde. En 1549 la turkoj senhomigis la setlejojn. La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, 2 kuracejoj, dentokuracejo, apoteko, gastejoj, vindrinkejoj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

En Nagyréde naskiĝis Gyula Isaák (pli aĝa).