Nagyszekeres [nadjsekereŝ] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg en Distrikto Fehérgyarmat. La loknomo signifas: granda ĉaristo. Paro de la vilaĝo estas Kisszekeres.
Nagyszekeres situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Mátészalka-Zajta. Kisszekeres troviĝas 2, Fehérgyarmat 9, Csenger 19, Mátészalka 27 km-ojn.
La unua mencio devenis en 1332. Tiutempe la kampoj apartenis al familio Szekeressy [sekereŝi]. En 1662 solduloj de fortikaĵo de Satu Mare disrabis, en 1717 la tataroj bruldetruis la vilaĝon. Vilaĝservoj estas lernejo, kuracejo, migra poŝto.