Najoua Belyzel | |
---|---|
Najoua Belyzel
| |
Bazaj informoj | |
Naskonomo | Najoua Mazouri |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1981 (43-jaraĝa) en Nancio |
Ĝenroj | Pop-muziko, rok-muziko, Elektronika muziko |
Profesio | kantistino |
Aktivaj jaroj | 2005—nuntempo |
Eldoninto | Scorpio Music/Sony BMG |
Retejo | www.najouabelyzel.com |
Persona informo | |
Naskonomo | Najoua Mazouri |
Aliaj nomoj | Najoua Belyzel |
Lingvoj | araba • Berbera lingvaro • franca |
Ŝtataneco | Francio Maroko |
Alma mater | Nancy-Universitato |
Okupo | |
Okupo | kantisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.najoua-music.com/ |
Najoua BELYZEL [naĵŭa belizel] (realnome: Najoua MAZOURI) (naskiĝis la 15-an de decembro 1981 en Nancy) estas franca kantistino el maroka-egipta deveno, kiu kantas elektrajn kaj pop-rokajn kanzonojn.
Najoua unue studas juron en fakultato de Nancy, kaj poste foriras al Parizo por tie ekkanti. Ŝi gajnas en kantisto-selektado organizita por registri titolon "Tourne-Toi" de la bando Benoît.
Ŝi poste renkontas verkiston-komponiston Christophe Casanave, jam konatan pro lia laboro kun Steeve Estatof kaj Marc Lavoine. Ŝi poste laboros kun li pri kanzono "Stella" de Steeve Estatof.
El tiu renkontiĝo naskiĝas "Gabriel", la unua unuopa disko de Najoua, kiu eliras en 2005. Tiu kanzono parolas pri pasio kaj ambigua amo kie vireco kaj ineco daŭre kuniras senespere, serĉante la Alian, duon-anĝelon duon-demonon. Dank'al la sukceso de tiu pop-elektra titolo plena de mistikismo, ŝi pretigas sian unuan albumon "Entre Deux Mondes - En Equilibre", kiu eliris en majo 2006. Kelkaj recenzistoj vidas ŝin kiel novan gejan ikonon kaj komparas ŝian aŭtentan talenton kun tiu de Mylène Farmer.
(Liriko: N. Mazouri/Ch. Casanave - Muziko: Ch. Casanave)
(Liriko: N. Mazouri/Ch. Casanave - Muziko: Ch. Casanave)