Nakhonsithamarat | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
thesaban nakhon (en) ![]() thesaban mueang (en) ![]() Sukhaphiban (en) ![]() urbego ![]() | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 106 322 (2014) [+] | ||
Loĝdenso | 4 713 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 8° 26′ N, 99° 58′ O (mapo)8.436256717861399.962971228454Koordinatoj: 8° 26′ N, 99° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 9 m [+] | ||
Areo | 22,56 km² (2 256 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+07:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Nakhonsithamarat, taje นครศรีธรรมราช estas universitata urbego, provinca kaj distrikta ĉefurbo en suda Tajlando. Marco Polo konis la urbon Lo-Kag, la portugaloj (kaj eŭropanoj) Ligor, la ĉinoj Tung Ma-ling. Loke nuntempe sufiĉas Nakhon Si, la angloj dispartigas ĝin al Nakhon Si Thammarat.
Nakhonsithamarat situas sur la orienta flanko de la Malaja Duoninsulo. Ĝi kuŝas proksime de la marbordo de la Golfo de Tajlando. Origine ĝi estis marborda havenurbo sur inundosava duno, sed la ŝlimigado movis la marbordon for. Hatjaj troviĝas je 168, Bankoko 596, Ĉiang Mai 1149 km-oj [1].
Nakhonsithamarat estas unu el la plej malnovaj urboj de Tajlando kaj estis la administra centro de suda Tajlando dum la plej granda parto de ĝia historio. Fondita supozeble en 775 fare de reĝo, ĝi estis la ĉefurbo de potenca ŝtato, kiu kontrolis duonon de la duoninsulo. La glora epoko okazis en la 13-a jarcento. Britaj, portugalaj kaj nederlandaj komercistoj en la 17-a jarcento faris viglan komercadon. La urbo apartenis al pluraj regnoj. Fine de la 19-a jarcento la regiono estis finfine plene absorbita en Tajlandon. En 1932 la urbo iĝis provinca ĉefurbo.
Nakhonsithamarat kuŝas en riĉa terkultura regiono, kiu produktas rizojn, fruktojn, kokosojn kaj kaŭĉukojn. La haveno funkcias proksime de alia urbeto. En la areo oni minadas fosfatojn, ferojn, plumbojn, stanojn kaj tungstenojn.
Nakhonsithamarat havas fervojon kaj 3 ĉefvojojn.
Nakhonsithamarat troviĝas en la tropika klimato. En la jaro pluvas resume 2496 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen en la 3 lastaj monatoj pli ofte. La averaĝa temperaturo estas 27 °C, laŭmonate la temperaturo ŝanĝiĝas inter 23-33 °C.