Nana tinamo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Nana tinamo, en rekta alarma sinteno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Taoniscus nanus (Temminck, 1815)[1] | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nana tinamo (Taoniscus nanus) konata ankaŭ kiel Malgranda tinamo, estas malgranda birdospecio simila al perdrikoj kun mallongaj vosto kaj flugiloj.
Ĝi estas proksimume 16 cm longa. Ĝi estas grizec-bruna kun pala gorĝo, tre buntaj kolo kaj supraj partoj, kaj ĝi havas brun-striecajn sablokolorajn subajn partojn kaj nigreca krono. Kelkaj individuoj estas ege pli malhelaj kaj pli grizaj ol aliaj, sed restas neklara ĉu tiuj variantoj en plumaro estas morfoj aŭ diferencoj inter seksoj. La irisoj kaj kruroj estas senkolore flavecaj. Ĝi aspektas malgranda diketa noturo, sed ĝi estas pli facile konfuzita kun la Mikropigio.
Ties voĉo konsistas el altatonaj grilecaj triloj sekve de notoj piit.
Ĉiuj tinamoj estas el la familio Tinamedoj, kaj en pli granda skemo estas ankaŭ Paleognatoj. Malkiel la tre konataj neflugaj birdoj el Paleognatoj nome Strutoformaj kiaj la Struto, la Emuo kaj aliaj, la tinamoj povas flugi, kvankam ĝenerale ili ne estas fortaj flugantoj. Ĉiuj Strutoformaj evoluis el prahistoriaj flugantaj birdoj, kaj la Tinamoformaj estas la plej proksimaj vivantaj parencoj de tiuj birdoj.[2] La Nana tinamo estas nura membro de la genro Taoniscus kaj estas monotipa specio, tio estas sen subspecioj.[3]
La Nana tinamo troviĝantas en aridaj arbustaraj herbejoj, je ĉirkaŭ 1,000 m de altitudo, limigite al Cerado, nome regiono de interna sudorienta Brazilo[3] en Federacia Distrikto, Goiás, Minas Gerais, Mato Grosso do Sul, Sanpaŭlio kaj iam en Paranao. Oni konis specimenojn el Paragvajo (Misiones) kaj Argentino (ĉe Rivero Bermejo ĉu en Ĉako aŭ en Formosa), sed ĉiuj ĵusaj registroj estas el Brazilo.[4] Ĝi estas, tamen, tre nerimarkinda kaj facile nevidebla.
La dieto de la Nana tinamo konsistas ĉefe el herbo semoj, termitoj, insektoj kaj artropodoj.
La Nana tinamo estas nune minacata de pliiĝanta habitatoperdo kaŭzita de mekanizita agrikulturo, intensiva bovoranĉado, senarbarigo, invadaj herboj, troa uzado de pesticidoj kaj ĉiujara bruligado. Ĝi estas ankaŭ ĉasata de homoj por manĝo en kelkaj areoj. Farmado kaj ranĉado estas ties plej danĝeraj minacoj.[5] La Nana tinamo estas taksita kiel Vundebla ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.[4] Ĝi havas loĝan teritorion de 57,700 km², kaj la lasta populacia ĉirkaŭkalkulo, fare en 2000, montris inter 5,800 kaj 6,960 plenkreskulojn.[5]
Tiu neotropisa specio estas nuntempe konservata en tri protektataj areoj: Nacia Parko Serra da Canastra, Eksperimentejo Itapetininga kaj Biologia Rezervejo IBGE Roncador. Kelkaj areoj apudaj al Río Bermejo, Argentino, estis pristuditaj per helpo de sonregistriloj, sed la specio ne estis trovita. Ankaŭ oni proponis enketojn por la Nacia Parko Serra do Cipó, la Nacia Parko Chapada dos Veadeiros kaj la Nacia Parko Emas specife por tiu specio per helpo de sonregistriloj. Kaj plusekvi enketojn en Argentino kaj Paragvajo en areoj kie la specimeno estis kolektita. Oni proponis ankaŭ determini plej bonajn administradajn praktikojn por jam ekzistantaj protektitaj areoj kaj kontrolado de bruligado de cerado vivejoj.
|