Naomi Chazan | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1946 (78-jaraĝa) en Jerusalemo |
Lingvoj | angla • franca • svahila • hebrea |
Ŝtataneco | Israelo |
Alma mater | Hebrea Universitato de Jerusalemo Universitato Kolumbio |
Okupo | |
Okupo | politikisto politikologo pedagogo |
Naomi CHAZAN (en hebrea: נעמי חזן, 18a de Novembro 1946) estas israela akademiano, aktivulo kaj politikisto. Kiel membro de la leĝofara instanco, Chazan estis defendanto de la homaj rajtoj, la virinaj rajtoj kaj la protektadon al la konsumantoj.[1][2] Chazan estis prezidanto de la Nova Israela Fonduso.
Ŝia patro estis ambasadoro en Usono kaj ŝia patrino laboris en la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj estis membro de la Knesset. Naomi studis en la Universitato Kolumbio kaj en la Hebrea Universitato de Jerusalemo. Ŝi iĝis profesoro pri politika scienco, specializita en politiko de Afriko, en 1994. El la 1980-aj jaroj ŝi apogis la lukton por la virinaj rajtoj kaj estis ambasadorino en internaciaj virinkonferencoj. En la 1990-aj jaroj estis parlamentanino en la grupo de la maldekstra partio Meretz.
Ŝi aŭtoris aŭ eldonis jenon: