Naraŝino | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Japanio urbego educational town (en) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 174 990 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 8 345 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 41′ N, 140° 2′ O (mapo)35.681277777778140.02663888889Koordinatoj: 35° 41′ N, 140° 2′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 20,97 km² (2 097 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+09:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Narashino, Chiba [+] | |||||
Naraŝino, (japane 習志野市) estas urbego en Japanio, en ĉefa insulo Honŝu, en regiono Kanto, en Gubernio Ĉiba.
En 2020 Naraŝino havis populacion de 175 292. En la fruaj 1970-aj jaroj ĝi iĝis urbego (pli granda, ol cent mil) laŭ la internacia klasifiko. La populacio pliiĝis rapide inter 1950 kaj 1990.
Naraŝino situas laŭ Golfo de Tokio kaj de tien ĝi etendiĝas al altebenaĵo, tial estas granda diferenco en la altecoj. Funabaŝi troviĝas nur 5, Iĉikaŭa (Ĉiba) 11, gubernia sidejo Ĉiba 12, Macudo 16, Narita 28, ĉefurbo Tokio 42 kilometrojn aere [1].
La areo ĉirkaŭ Naraŝino estis loĝita ekde la prahistorio. Arkeologoj trovis plurajn aĵojn, ilojn, tumulojn kaj multajn aliajn restaĵojn. En 1889 distrikto Ĉibo estis establita, sed la prospero komenciĝis pro alveno de la unua trajno. Proksima urbeto estis levita al urbstatuso en 1903. Militkaptita tendaro estis konstruita en 1904 pro la rusa-japana milito. Baldaŭ la japana armeo establis rekrutlernejon. Naraŝino naskiĝis en 1954 el pluraj urbetoj aŭ vilaĝoj.
Naraŝino estas regiona komerca centro kaj naveda komunumo por la proksimaj Ĉiba kaj Tokio. Unu triono de la loĝantoj navedas al Tokio, 12% al Funabaŝi kaj 10% al Ĉiba. La marborda areo estas industria zono kun peza industrio.
En Naraŝino kampuso kaj instituto funkcias.
Naraŝino estas ligita fervoje kaj ĉefvoje al la regiono.
Naraŝino situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen kun varmaj someroj kaj malvarmetaj vintroj, tiam tro granda neĝado ne okazas. La meza jara temperaturo estas 15,5 °C kaj varias inter 10-20 °C. La jarpluvo averaĝas 1410 milimetrojn, en ĉiuj monatoj pluvas.