Naringino | ||
Plata kemia strukturo de la Naringino | ||
Tridimensia kemia strukturo de la Naringino | ||
Naringino estas antioksidigaĵo trovata en la ruĝa pomelo. | ||
Numerigo de la karbonaj strukturoj de la flavonoj. | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 10236-47-2 | |
ChemSpider kodo | 4447695 | |
PubChem-kodo | 442428 | |
Merck Index | 15,6507 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | senkolora aŭ blanka amargusta solidaĵo | |
Molmaso | 580,53 g·mol-1 | |
Denseco | 1,3285g cm−3 | |
Fandpunkto | 166°C[1] | |
Bolpunkto | 928,1°C[2] | |
Refrakta indico | 1 564 | |
Ekflama temperaturo | 308,5 °C[3] | |
Acideco (pKa) | 7,91[4] | |
Solvebleco | Akvo:0,7 g/L [5] | |
Mortiga dozo (LD50) | 1980 mg/kg (buŝe) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Riskoj | R36/37/38 | |
Sekureco | S24/25 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS Damaĝo Piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501[6] | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Naringino aŭ C27H32O14 estas natura glukozido trovata en la pomelo kaj konsistante je unu molekulo de naringenino ligita al du sakaridoj, nome glukozo kaj "ramnozo". Ĝi apartenas al la familio de la flavonoidoj kaj nature okazas en citronaj fruktoj krom aliaj. La naringino estas amargusta sed tiu gusto malaperas se oni reakciigas ĝin kun KOH pro formado de la aglukono naringenino.
La enzimo "naringinazo" plenumas la saman aktivecon en la intesto de la mamuloj. La glukozido formita per la naringenino kun glukozo nomiĝas "prunino". Aldono de "ramnozo" al la prunino estigas la naringinon. La naringinazo, enzimo kiu igas dolĉan la naringinon, estas nature trovata en plantoj, gistoj kaj fungoj.
Naringinazo estas komerce altira pro ĝia malamarigaj proprecoj. La flavonoidoj estas pli dolĉaj kaj pli solveblaj laŭmezure kiel oni aldonas hidroksilajn grupojn en la molekulo. Ju pli da hidroksilaj grupoj des pli dolĉaj ili estas. Oni konstatis ke en unu kilogramo da pomelo ekzistas ĉirkaŭ 400 mg da naringino.[7]