Natan Alterman | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
נתן אלתרמן | |||||
Naskiĝo | 14-an de aŭgusto 1910 en Varsovio | ||||
Morto | 28-an de marto 1970 (59-jaraĝa) en Tel-Avivo | ||||
Tombo | Kiryat Shaul Cemetery (en) vd | ||||
Lingvoj | rusa • angla • franca • hebrea • germana • pola vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio Brita mandato Palestino Israelo vd | ||||
Alma mater | Universitato de Parizo vd | ||||
Partio | Rafi (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Yitzhak Alterman (en) vd | ||||
Edz(in)o | Rachel Marcus (en) vd | ||||
Amkunulo | Tsilah Binder (en) vd | ||||
Infanoj | Tirtza Atar (en) ( Rachel Marcus (en) ) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto dramaturgo tradukisto ĵurnalisto verkisto kantoverkisto vd | ||||
Aktiva dum | 12-a de marto 1931– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Natan ALTERMAN (jen en pola literumo, hebree נתן אלתרמן, foje latinliterigata Nathan Alterman, naskiĝis la 14-an de aŭgusto 1910 en Varsovio, kongresa Pollando, Rusia Imperio, mortis la 28-an de marto 1970 en Tel-Avivo) estis signifa israela poeto, verkisto, tradukisto kaj ĵurnalisto en la hebrea lingvo. Kvankam li neniam havis oficialan politikan postenon, li havis grandan influon en la cionisma movado kaj antaŭ kaj post la establiĝo de la ŝtato Israelo en 1948.
Natan Alterman naskiĝis en Varsovio, Pollando (tiam parto de la Rusia Imperio). Li translokiĝis al Tel-Avivo kun sia familio en 1925, kiam li estis 15 jarojn juna, kaj daŭrigis siajn studojn ĉe la hebrea gimnazio Herclija en Tel-Avivo.
Kiam li aĝis 19 jarojn, li vojaĝis al Parizo por studi en la Universitato de Parizo, sed jaron poste li decidis iri al Nancy por studi agronomion. Kvankam li konservis proksimajn kontaktojn kun la familio kaj amikoj en Tel-Avivo kaj vizitis ilin dum ferioj, Alterman dum sia tri-jara restado en Francio estis tre influita de liaj kunvenoj kun francaj artistoj kaj verkistoj.
Alterman estas meritigita je alportado de la semoj de la tomato-variaĵo Marmande al Israelo, kie ĝi ĝis la 1960-aj jaroj estis la ĉefa tomata variaĵo, grandkvante kultivita.
Kiam li revenis al Tel-Avivo en 1932, li eklaboris ĉe la agrikultura lernejo Mikveh Jisrael, sed baldaŭ forlasis ĝin favore al laboro kiel ĵurnalisto kaj eldono de publicista verko, recenzoj, poemoj en la hebreaj gazetoj. Li estis konata pro siaj ofte ŝanĝiĝantaj humoroj, sia drinkado (li sidis ĉiutage ĉe la kafejo "Kassit" en Tel-Avivo), la akreco de sia lingvo kaj lia materia modesteco.
En 1959, la pli juna poeto Natan Zach publikigis artikolon "Reflektadoj pri la poezio de Alterman", kiu estis atako kontraŭ la poezia stilo de Alterman kaj akuzis lin pri artefariteco kaj manko de emocio. Ĉi tiu artikolo estis direktita kontraŭ Alterman, sed samnivele direktita kontraŭ iu ajn de la "kune" grupo, kaj malfermis la pordon al juna hebrea poezio, senrima kaj senmetrika kiu temas pri ĉiutagaj temoj, kiel tendenco kontraŭa al tiu gvidita de Alterman kaj liaj samtempuloj.
Samtempe al sia ĵurnalisma verkado, li aliĝis al la grupo de poetoj "Kune", kun Avraham Ŝlonskij kaj Leah Goldberg, ribelintaj kontraŭ la tiama literatura establo, kiu estis identigita kun Haim Nachman Bialik, la nacia poeto. Lia unua poemaro, "Steloj ekstere", estis memeldonita kaj rapide estis akceptita kiel novaĵo en la hebrea poezio. Ĉi tiu poemaro, kun siaj novromantikaj temoj, tre ŝarĝita teksturo kaj metrika virtuozeco, starigis lin kiel ĉefan forton en la moderna hebrea literaturo.Samtempe al sia ĵurnalisma verkado, li aliĝis al la grupo de poetoj "Kune", kun Avraham Ŝlonskij kaj Leah Goldberg, ribelintaj kontraŭ la tiama literatura establo, kiu estis identigita kun Haim Nachman Bialik, la nacia poeto. Lia unua poemaro, "Steloj ekstere", estis memeldonita kaj rapide estis akceptita kiel novaĵo en la hebrea poezio. Ĉi tiu poemaro, kun siaj novromantikaj temoj, tre ŝarĝita teksturo kaj metrika virtuozeco, starigis lin kiel ĉefan forton en la moderna hebrea literaturo.
La riĉa verko de Natan Alterman inkluzivas lirikan poezion kaj himnojn, infanajn kantojn, multaj teatraĵojn, kaj verkadon pri tiutempaj aktualaĵoj en poezio kaj prozo. Krom lia originala verkado, Alterman ankaŭ tradukis majstraĵojn de monda literaturo. Li tradukis al la hebrea teatraĵojn de Shakespeare, inkluzive de "Otelo", "Julio Cezaro" kaj "La gajaj edzinoj de Windsor", la teatraĵoj de Moliere "L'Avarulo", "Don Juan", "La friponaĵoj de Skapeno" kaj "La malsanulo pro imago", la La teatraĵo "Antigono" de Jean Anouilh kaj la teatraĵo "Fedro" de Jean Racine. Li ankaŭ tradukis anglajn kaj skotajn baladojn kaj kantojn, inkluzive de la skotaj popolaj baladoj "Lord Randall", "Three Crows" kaj "Edward Edward".