Natria cianato | ||
Bastona Kemia strukturo de la natria cianato | ||
3D Kemia strukturo de la natria cianato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
| ||
CAS-numero-kodo | 917-61-3 | |
ChemSpider kodo | 12922 | |
PubChem-kodo | 517096 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blanka kristala solido, senodora | |
Molmaso | 65,01 g mol−1 | |
Smiles | C(#N)[O-].[Na+] | |
Denseco | 1,893 g/cm3 | |
Fandopunkto | 550 °C (1,022 ℉; 823 K) | |
Solvebleco | ||
Nesolvebleco | ||
Mortiga dozo (LD50) | 1500 mg/kg (muso, buŝa) | |
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R22 R52/53 | |
Sekureco | S2 S24/25 S61 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[1] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H302, H412 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P273 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria cianato, cianato de natrio aŭ NaOC≡N estas neorganika kombinaĵo, blanka solido kun kristala strukturo korpo-centrita, romboedra krado, en meditemperaturo. Ĝi estas salo el cianata acido[2] kaj natria hidroksido, ideala nukleofilo, kiu ĉefe kontribuas por la stereospecifeco en certaj reakcioj samkiel la produktado de la kirala[3] okzazolidono[4].
Natria cianato estas utila reakcianto en produktado de asimetria ureo kiu havas rangon de biologia aktiveco ĉefe en arilaj izocianataj perantoj. Tiaj perantoj samkiel natria cianato uzatas en medicino por kontraŭstari la kancerogenajn efektojn en la korpo, eble helpante personojn kun serpoĉela anemio kaj blokante certajn akceptantojn por melanino kiu laŭŝajne helpas en kazoj de dikeco. Plejofte la perantoj produktitaj kun natria cianido estas uzataj por medicinaj studoj, tamen, en kazoj de serpoĉela anemio kaj esploroj pri anti-kancerogenaĵoj, natria cianato propradire estas la ĉefa kombinaĵo de intereso.
|