Natria klorito | ||||
Kemia strukturo de la Natria klorito | ||||
3D Kemia strukturo de la Natria klorito | ||||
Blankaj kristaloj de natria klorito | ||||
Alternativa(j) nomo(j) | ||||
| ||||
Kemia formulo | ||||
CAS-numero-kodo |
| |||
ChemSpider kodo | 22860 | |||
PubChem-kodo | 23668197 | |||
Fizikaj proprecoj | ||||
Aspekto | Blankaj sendoraj kristaloj | |||
Molmaso |
| |||
Denseco | 2468 g/cm3 | |||
Fandopunkto | ||||
Solvebleco | ||||
Nesolvebleco | ||||
Acideco (pKa) | 10-11 | |||
Mortiga dozo (LD50) | 350 mg/kg (muso, buŝa) | |||
Ekflama temperaturo | Ne bruliva | |||
Merck Index | 15,8735 | |||
Sekurecaj Indikoj | ||||
Risko | R8 R22 R24 R26 R32 R34 R50 | |||
Sekureco | S17 S26 S36/37 S39 S45 | |||
Pridanĝeraj indikoj | ||||
Danĝero
| ||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | ||||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||||
GHS Signalvorto | Averto | |||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H314, H318 | |||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P260, P264, P280, P301+330+331, P304+340, P305+351+338, P310, P405, P501[1] | |||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria klorito, klorito de natrio aŭ NaClO2 estas kemia neorganika kombinaĵo rezultanta el reakcio inter natria hidroksido kaj klorita acido. Ĝi estas iomete higroskopa, estigante kristalojn aŭ flokojn kiuj ne aglomeriĝas. Ĝi estas potenca oksidanto, tamen ĝi ne eksplodas per perkutado, escepte kiam en kontakto kun oksidebla materialo. Ĝi estas tre solvebla en akvo kaj ĝenerale produktas kristalojn trihidratajn, kiuj senhidratiĝas sub 38 °C. Ĝi uzatas kiel blankigagento en tekstila industrio, fabrikado de paperpulpo kaj kiel malinfektilo.
La ĉefa uzo de natria klorito estas por produktado de klora duoksido kiel blankigagento en tekstila industrio kaj fabrikado de paperpulpo. Ĝi same uzatas kiel malinfektilo por akvotraktado en urbaj instalaĵoj post konvertado al klora duoksido. Iu avantaĝo de ĉi-metodo, kompare al la plej uzata kloro, estas na neproduktado de organikaj infektaĵoj, malpermesante produktadon de trihalometanoj tiel kiel kloroformo. Klora duoksido estigita el natria klorito estas aprobata de FDA sub kelkaj kondiĉoj kiel akva malinfektilo por lavado de fruktoj, vegetaloj kaj hejmuzoj.
Kombinita kun zinka klorido, natria klorito ankaŭ trovas uzon kiel komponanto en terapeŭtikaj substancoj, buŝlavado, dentrokremoj, ĝelaĵoj, buŝaj sprajiloj, konservantoj de okulgutoj, kaj por purigo de solvaĵoj por kontakto-lensoj.
La unuaj kloritoj estis unue identigitaj de Millon[2] antaŭ pli ol cent jaroj. Li estigis alkalan absorbaĵon de verda-flaveca gaso formita per parta reduktiĝo de kloro. Millon kredis ke li estis produktinta gason enhavantan la kloran trioksidon aŭ Cl23. Tamen, la formulaĵo de Millon ne estis akceptita, kaj en 1881, Garzarolli-Thurnlackh elmontris ke la gaso tiam konata kiel gaso de Millon verdire estis miksaĵo de klora duoksido kaj kloro. La klorito estis rezulto el hidrolizo de la klora duoksido kiu donas sammoluman miksaĵon de klorito kaj klorato.
En 1921, E. Schmidt[3] malkovris ke la celulozaj fibroj povas puriĝi per uzo de klora duoksido. Bedaŭrinde, klora duoksido estas forte eksplodema en altaj koncentriĝoj. Do, la malkovrintoj komencis serĉi pli sekurajn kaj ekonomiajn manierojn pri produktado de klora duoksido por blankigaj celoj. La unua kompanio kiu enkondukis natrian kloriton tiucele estis Mathieson Chemical Corporation[4]. En 1960, natria klorito fariĝis la norma materialo en Usono anstataŭingante la hidrogenon. En la sekvaj jaroj aliaj uzoj por natria klorito estis malkovritaj.
|