Natria seskvikarbonato | ||
Kemia strukturo de la Natria seskvikarbonato | ||
Bastona kemia strukturo de la Natria seskvikarbonato | ||
Trono[1], natura erco de natria seskvikarbonato | ||
Alternativa(j) nomo(j) | ||
Miksaĵo da natria karbonato kaj natria bikarbonato | ||
Kemia formulo | ||
CAS-numero-kodo | 533-96-0 | |
PubChem-kodo | 10791 | |
Fizikaj proprecoj | ||
Aspekto | Blanka solido kiu kristaliĝas nadloforme | |
Molmaso |
| |
Smiles | C(=O)(O)[O-].C(=O)([O-]) [O-].[Na+].[Na+].[Na+] | |
Denseco | 2.112 (duhidrata) g/cm3 | |
Refrakta indico | 1,5073 (duhidrata) | |
Solvebleco | ||
Sekurecaj Indikoj | ||
Risko | R36 R38 R41 | |
Sekureco | S22 S24 S25 S26 | |
Pridanĝeraj indikoj | ||
Danĝero
| ||
GHS etikedigo de kemiaĵoj[2] | ||
GHS Damaĝo-piktogramo | ||
GHS Signalvorto | Averto | |
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H304, H312, H319, H332, H335 | |
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P264, P271, P280, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501 | |
(25 °C kaj 100 kPa) |
Natria seskvikarbonato, seskvikarbonato de natrio aŭ Na2(CO3).Na2H(CO3) estas duobla salo de natria karbonato kaj natria bikarbonato, kiu havas nadlosimilan kristalan strukturon. Tamen, la vorto estas ankaŭ aplikita al sammola miksaĵo de tiuj du saloj, kune kun ajna hidratigakvo. La duhidrata formo de la natria seskvikarbonato okazas nature kiel la erco "trono"[1].
Natria seskvikarbonato uzatas en bansaloj, naĝujoj, ŝampuoj, dentopastoj, sapofabrikado, kaj kiel alkala fonto por akvotraktado, kaj kiel anstataŭilo por fosfatosena[3] natria fosfato por produktoj uzataj en pezapurigado.
Natria seskvikarbonato uzatas ankaŭ en la konservado de kupro kaj artefaktoj je kupralojoj kiuj korodiĝas ĉe kontakto kun salo (konata kiel bronza malsano pro ĝiaj efikoj sur tiu metalalojo). La klorido de la salo estigas kuprozan kloridon. En la ĉeesto de oksigeno kaj akvo, eĉ etaj kvantoj da humideco el la atmosfero, la kuproza klorido fariĝas kuprika klorido kaj klorida acido, kiu siavice, korodas la metalon kaj plu estigas kuprozan kloridon pere de memeltenebla reakcio kiu kondukas al la kompleta detruado de la objekto. Traktado kun natria seskvikarbonato forigas kuprikan kloridon el la korodita tavolo.
Ĝi same uzatas kiel precipitiga akvomoliganto, kiu kombinas kun malmolakvaj mineraloj (ekzemple, mineraloj surbaze de kalcio kaj magnezio) por estigi nesolveblan precipitaĵon, forigante la mineralojn respondecajn pri la malmoleco de la akvo[4]. La partopreno de la karbonato respondecas pri la estigo de la precipitaĵo, la bikarbonato inkluzivatas por mildigi la alkalecon de la materialon.
|