Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
Natria tiocianato, tiocianato de natrio aŭ NaSCN, ankaŭ konata kiel natria tiocianido, estas kemia kombinaĵo de natrio, sulfuro kaj nitrogeno, higroskopa senkolora salo kaj unu el la ĉefaj fontoj de la anjono tiocianata. Kiel tia, ĝi uzatas kiel antaŭaĵo por la sintezo de farmaciaĵoj kaj aliaj kemiaĵ derivaĵoj. Tiocianataj saloj ordinate prepareblas per reakcio inter unu cianido kaj elementa sulfuro.
Natria tiocianato kristaliĝas laŭ ortorombaj strukturoj. Ĉiu natria jono ĉirkaŭiĝas kun tri sulfuratomoj kaj tri nitrogenaj ligentoj pere de triatoma tiocianida anjono. Ĝi ordinare uzatas en laboratorio kiel testo por la ĉeesto de feraj (III) anjonoj.
Natria tiocianato uzatas por konverti alkilajnhalogenidojn en la korespondajn alkilo-tiocianatoj. Tre proksimaj reakciantoj estas amonia kaj kalia tiocianatoj, kiu estas dufoje pli solvebla en akvo. Arĝenta tiocianato povas same uzati, la precipitaĵo de nesolveblaj arĝentaj halogenidoj helpas simpligi izolon kaj purigon.
Traktado de "izopropila bromido" kaj natria tiocianato en varma solvaĵo de etanolo estigas izopropilan tiocianaton, laŭ la ekvacio:
Protonigo de natria tiocianato estigas izotiocianidan acidon aŭ HNCS (pKa-1,28). Tiocianatoj akceptas organikajn aminojn por estigi derivaĵojn de la tioureo: