Navarredonda de la Rinconada | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio loĝloko vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 37607 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 156 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 12 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40.606666666667-6.0066666666667Koordinatoj: 40° 36′ N, 6° 0′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 023 m [+] | ||
Areo | 13,12 km² (1 312 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Navarredonda de la Rinconada [+] | |||
Navarredonda de la Rinconada [nabarreDONda delarinkoNAda] estas municipo de la provinco Salamanko, en la aŭtonoma komunumo Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la Jurisdikcia teritorio de Salamanko en la nordo-centro de la provinco. Navarredonda de la Rinconada estas tradukebla etimologie al Rondoforma Senarba Altebenaĵo de la Angulaĵo.
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 13,12 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2017, ĝi havis 173 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 600 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 57 km de Salamanko, provinca ĉefurbo.
Ĝi fondiĝis en la 13-a jarcento. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.
La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, paŝtaĵoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj en kverkaroj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.
La urbestro estas de dekstra partio PP.