Nazik al-Mala'ika | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de aŭgusto 1922 en Bagdado |
Morto | 20-an de junio 2007 (84-jaraĝa) en Kairo |
Lingvoj | araba |
Ŝtataneco | Irako |
Alma mater | Universitato de Viskonsino ĉe Madison |
Familio | |
Patrino | Salma Al-Malaika (en) |
Frat(in)o | Ihsan Al- Malaika (en) |
Edz(in)o | Abdel Hadi Mahbooba (en) |
Parencoj | Jamil al-Mala'ika (en) (patrina onklo) Abd al-Sahib Al-Malaika (en) (patrina onklo) |
Okupo | |
Okupo | poeto literaturkritikisto universitata instruisto verkisto kritikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.nazek.net/ |
Nazik Al-Mala'ika (arabe نازك الملائكة, naskiĝinta la 23-an de aŭgusto 1923 en Bagdado, mortis la 20-an de junio 2007 en Kairo)[1] estas iraka poetino, literaturrecenzisto. Al-Mala'ika famiĝis ĉar ŝi estis la unua poetino kiu verkis liberajn versojn en la araba[2].
Ŝi publikigis pli ol 15 volumojn de poezio, prozo, kaj literaturajn kritikojn. Ŝia dua volumo de poezio, Cindro kaj Ŝrapnelo, publikigita en 1949, helpis inaŭguri formale la liberan versmovadon, eble la plej influan movadon en la moderna araba poezio ĝis nun. Ŝia noviga stilo kaj akra kritika senco igis ŝin unu el la plej konataj poetoj de la araba mondo.
Ne malmultaj ŝiaj verkoj estis tradukitaj al aliaj lingvoj. Jen ne limigita listo: