Naĥmanides | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
רבי משה בן נחמן | |||||
Naskiĝo | 1194 en Ĝirono | ||||
Morto | 30-an de novembro 1269 en Akko | ||||
Religio | judismo vd | ||||
Lingvoj | hebrea • kataluna vd | ||||
Ŝtataneco | Kronlando de Aragono • Hispanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | רמב״ן • Rambán • Nahmanides vd | ||||
Okupo | rabeno • poeto • filozofo • kuracisto • kabalisto • erudiciulo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Ramban's commentary on the Torah ❦ Torat ha-Adam ❦ Book of Commandments according to the Ramban ❦ Chidushei Ramban ❦ Iggeret ha-Ramban ❦ Q106920590 vd | ||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Moses ben Nahman (en hebrea מֹשֶׁה בֶּן־נָחְמָן Mōšeh ben-Nāḥmān, "Moseo filo de Nahman"; 1194–1270), komune konata kiel Naĥmanides[1] (greke Ναχμανίδης Naĥmanídēs), kaj ankaŭ referencata per la akronimo Ramban (en hebrea רמב״ן) kaj laŭ la tiutempa kromnomo[2] Bonastruc ça Porta (laŭvorte "Mazel Tov ĉe la Pordo", vidu astruc), estis grava mezepoka juda fakulo, sefarda rabeno, filozofo, kuracisto, kabalisto, kaj biblia komentisto. Li estis edukita, studis kaj loĝis dum plej el sia vivo en Girona, Katalunio. Li estas konsiderata ankaŭ grava figuro en la re-establado de la juda komunumo en Jerusalemo post ties detruado fare de Krucmilitistoj en 1099.
Naĥmanides verkis glosojn pri la tuta Talmudo, faris kompendiojn de partoj de Juda juro, post la modelo de Isaac Alfasi.[3] Lia ĉefa verko pri la Talmudo estas referencata kiel Chiddushei haRamban. Li ofte havigas diferencan rigardon al vario de temoj kiuj estas traktitaj de la mezepokaj komentarioj de la "Tosefot".
Konataj halaĥaj verkoj de Naĥmanides estas la jenaj:[3]
La verkoj de Naĥmanides por defendo de Simeon Kajara kaj Isaak Alfasi apartenas al la kategorio de liaj Talmudaj kaj halaĥaj verkoj. Tiuj verkoj estas la jenaj:[3]
Liaj aliaj verkoj estas la jenaj:[3]
Kolekto de respondoj ofte atribuita al Nahmanides estis fakte verkita de lia studento Ŝlomo ibn Aderet.[4]