Nederlanda Societo por Seksa Reformo | ||
---|---|---|
organizaĵo | ||
Komenco | 1946 vd | |
Antaŭe | Nieuw-Malthusiaanse Bond vd | |
Poste | Rutgers Stichting vd | |
Sidejo | Hago | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Nederlanda Societo por Seksa Reformo (nederlande Nederlandse Vereniging voor Seksuele Hervorming, NVSH) estas nederlanda organizaĵo fondita en 1946 kiu defendas socialan ŝanĝon de percepto pri la sekseco.[1] Inter ĝiaj plej elstaraj membroj estis personecoj kiel la socia psikologo Frits Bernard, la senatoro kaj juristo Edward Brongersma kaj la sociologo Paul Schnabel.
NVSH defendas seksan liberigon de la individuoj kaj ĝeneralan plibonigon de iliaj seksaj kondiĉoj en la socio, entenate:
NVSH defendas akcepton de la homa sekseco en ĉiuj formoj, inkludite tiuj ofte rigardataj kiel "nenormalaj" aŭ malmoralaj, kiel antaŭgeedza seksumado, adulto, samseksemo, masturbado, ekshibicio, buŝa sekso, zoofilio aŭ pedofilio.[2][3][4]
NVSH estis fondita en 1946 kiel sukcedanto de la Nederlanda Neo-Malthusiana Ligo, kiu en 1881 malfermis en Amsterdamo la unuan nasko-limigan klinikon de la mondo.
Ĝis la 1960aj jaroj NVSH investis grandan kvanton da penoj en la konstruo de sia organizaĵo, kiu en sia ora epoko sukcedis havi pli ol sesdek nasko-limigajn klinikojn en Nederlando. Granda parto de la laboro tiuj jaroj estis dediĉita al plibonigo de la kvalito kaj disponebleco de la kontraŭkoncipaj rimedoj (kondomo, diaphragmo kaj spermicida ĝelo).[5] Dum la 1960aj jaroj, NVSH estis la sola fonto por la distribuo de kondomoj en Nederlando.[6] En 1966 la societo atingis 220 000 membrojn. La kontraŭkoncipaj rimedoj estis fine legalizitaj en 1970, post kelkaj el siaj membroj estis arestintaj. En 2002 la nombro de membroj de NVSH estis ĉirkaŭ 1500 kaj en 2008 ĉirkaŭ 700.
La 22-an de junio 1979 NVSH, la Ligo Coornhert por la Reformo de la Kriminala Leĝaro, la Humana Konfederacio kaj la pastro A. Klamer sendis peticion kune kun letero kun simila enhavo al la nederlanda ministro pri justico kaj simultane al la nederlanda parlamento. Ambaŭ postulis legalizadon de konsentaj seksrilatoj inter infanoj kaj plenkreskuloj.
La peticio estis signita de pluraj publikaj organizaĵoj pri sociala bonstato kaj mensa sano, inter ili la jenaj:[7]
Kiel skribis Jan Schuijer, de NVSH, "ŝajne alarmita pro la sukceso de la peticio", la fako pri infana kaj juna psikiatrio de la Nederlanda Socio pri Psikiatrio oponis publike kontraŭ la petoj pri legalizado asertante, ke tio malfortigus la patran aŭtoritaton.[8]
La revuo de NVSH, Verstandig Ouderschap, pli poste Sekstant kaj poste De Nieuwe Sekstant, precipe karakterizita pro enhavi postan konsultan rubrikon pri seksaj temoj el kie oni respondis la demandojn de la legantoj, funkciis kiel informo-medio en epoko kiam la nederlandaj junuloj ricevis preskaŭ nenian seksan edukadon en la lernejo kaj la plenkreskuloj preskaŭ ne kuraĝis paroli pri tio.
En 2009 NVSH ĉesigis presi sian revuon kaj de tiam ĝi havigas siajn informojn pere de sia retloko, kiu altiras nuntempe grandan kvanton da vizitoj.
Inter 1960 kaj 1970 NVSH publikigis tri ilustritajn inform-librojn pri sekseco, kiuj havis grandan efikon de aperteco al la sekso kaj ĝiaj praktikoj:
Inter 2007 kaj 2010 oni publikigis tri novajn librojn sub la patroneco de NVSH: