La nova Nederlanda Respubliko estis la plej prospera lando en Eŭropo kaj estis hegemonia en Eŭropo por komerco, scienco, kaj arto. La nordaj nederlandaj provincoj kiuj formis la novan ŝtaton estis tradicie malpli gravaj por artaj centroj ol urboj en Flandrio sude. La agitigo kaj grandskalaj transigoj de loĝantaroj pro la milito, kaj la akra rompo disde la malnovaj monarkiaj kaj katolikaj kulturaj tradicioj, okazigis, ke la nederlanda arto devis reinventi sin mem. La pentrado de religiaj temoj ege malpliiĝis, sed granda nova merkato por ĉiuj aliaj tipoj de nereligiaj temoj kreskiĝis.
Kvankam la Nederlanda pentrarta orepoko estas plej ofte inkludita en la ĝenerala eŭropa periodo de Baroka pentrarto, kaj ofte montras multajn el ties trajtoj, ĉefe malhavas la idealigon kaj emon al splendo tipa de plej baroka verkaro, kiel tiu de la flandraj najbaroj. Plej verkoj, kiel tiu laŭ kiuj la periodo estas plej bone konata, spegulas la tradiciojn de detalema realismo heredita el la Flandraj Primitivuloj.
Distingiga trajto de la periodo estas la fekundeco de diversaj pentro-ĝenroj,[2] kaj la majoritato de artistoj produktis la kernon de sia verkaro ene de unu el tiuj. La pinto de tiu specializigo okazis en la finaj 1620-aj jaroj, kaj la periodo el tiam ĝis la Francia invado de 1672 estas la kerno de la Nederlanda pentrarta orepoko. Artistoj pasigis plej el siaj karieroj pentrante nur portretojn, ĝenrismajn scenojn, pejzaĝojn, maraĵojn kaj ŝipojn, aŭ aĵpentraĵojn, kaj ofte ene de partikulara sub-tipo ene de tiuj kategorioj. Multaj el tiuj tipoj de teoj estis novaj en la pentrarto de Okcidento, kaj la maniero laŭ kiu nederlandanoj pentris ilin en tiu periodo estis decidiga por ties estonta disvolvigo.
↑En ĝeneralaj historioj, 1702 estas foje prenita kiel fino de la Ora Epoko, dato kiu funkcias sufiĉe bone por la pentrarto. Slive, kiu evitas la terminon (vidu p. 296), dividas sian libron en du partoj: 1600–1675 (294 paĝoj) kaj 1675–1800 (32 paĝoj).
↑Konfuzige, unu partikulara pentro-ĝenro estas nomita ĝenrismo, nome pentrado de ajna tipo de ĉiutagaj scenoj kun neidentigitaj personoj. Sed, por ekzemplo, ankaŭ aĵpentrarto estas pentroĝenro.
"Ekkart": Rudi Ekkart kaj Quentin Buvelot (eld), Dutch Portraits, The Age of Rembrandt and Frans Hals, Mauritshuis/National Gallery/Waanders Publishers, Zwolle, 2007, ISBN 978-1-85709-362-9
Fuchs, RH, Dutch painting, Thames and Hudson, London, 1978, ISBN 0-500-20167-6
Ingamells, John, The Wallace Collection, Catalogue of Pictures, Vol IV, Dutch and Flemish, Wallace Collection, 1992, ISBN 0-900785-37-3
Lloyd, Christopher, Enchanting the Eye, Dutch Paintings of the Golden Age, Royal Collection Publications, 2004, ISBN 1-902163-90-7
MacLaren, Neil, The Dutch School, 1600–1800, Volume I, 1991, National Gallery Catalogues, National Gallery, London, ISBN 0-947645-99-3
Prak, Maarten, (2003) "Guilds and the Development of the Art Market during the Dutch Golden Age." In: Simiolus: Netherlands Quarterly for the History of Art, vol. 30, no. 3/4. (2003), pp. 236–251. Etenda versio en Prak (2008)
Prak, Maarten, (2008), Painters, Guilds and the Art Market during the Dutch Golden Age, en Epstein, Stephen R. kaj Prak, Maarten (eds), Guilds, innovation, and the European economy, 1400–1800, Cambridge University Press, 2008, ISBN 0-521-88717-8, ISBN 978-0-521-88717-5
Reitlinger, Gerald; The Economics of Taste, Vol I: The Rise and Fall of Picture Prices 1760–1960, Barrie and Rockliffe, London, 1961
Schama, Simon, The Embarrassment of Riches: An Interpretation of Dutch Culture in the Golden Age, 1987
Shawe-Taylor, Desmond kaj Scott, Jennifer, Bruegel to Rubens, Masters of Flemish Painting, Royal Collection Publications, London, 2008, ISBN 978-1-905686-00-1
Slive, Seymour, Dutch Painting, 1600–1800, Yale UP, 1995, ISBN 0-300-07451-4