Neil Gorsuch | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de aŭgusto 1967 (57-jaraĝa) en Denvero |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Boulder |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Universitato Kolumbio - Bakalaŭro de Artoj (nekonata valoro–1988) Universitata Kolegio - doktoro de filozofio (nekonata valoro–2004) prepara lernejo Georgetown (nekonata valoro–1985) jura altlernejo Harvard - Doktoro de Juro (nekonata valoro–1991) Universitato Harvard |
Familio | |
Patrino | Anne Gorsuch Burford (mul) |
Edz(in)o | Louise Gorsuch (en) |
Infanoj | 2 |
Okupo | |
Okupo | advokato |
Verkoj | The Future of Assisted Suicide and Euthanasia |
Neil McGill GORSUCH (/ˈɡɔːrsʌtʃ/ [1]; la 29an de aŭgusto 1967) estas usona juristo kiu servas kiel asociita juĝisto de la Supera Kortumo de Usono. Li estis nomita de Prezidanto Donald Trump la 31an de januaro, 2017 kaj servis ekde 10a de aprilo, 2017.
Gorsuch estis nomumita fare de prezidanto Donald Trump por plenigi la vakan sidlokon de juĝisto Antonin Scalia, kiu mortis proksimume jaron antaŭ la nomumo kaj post la nomumo de prezidanto Barack Obama de lia anstataŭanto, Merrick Garland, estis blokita fare de la respublikanoj en la Senato. La nomumo de Gorsuch estis aprobita en la Senato la 7-an de aprilo 2017 per 45-54 plimulto, post kiam la respublikanoj aktivigis la "atomopcion" kaj ŝanĝis la regulojn de la Senato por konfirmi kandidatojn al la kasacia kortumo per simpla plimulto kaj post obstrukco tenita de la demokratoj. Li ĵurkonfirmis la 10-an de aprilo 2017.
Gorsuch estas propagandanto de tekstismo en laŭleĝa interpreto kaj originalismo en interpretado de la Usona Konstitucio [2][3][4]. Kune kun juĝisto Clarence Thomas, li estas proponanto de Jurnaturalismo [5].