Neil Howe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 21-an de oktobro 1951 (73-jaraĝa) en Santa Monica |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Ellwood P. Cubberley High School (en) |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto demografo statistikisto historiisto geografo |
Neil Howe - prononco la sistemo IFA [nˈiːl hˈa͡ʊ], naskiĝis la 21-an de oktobro 1951 en Santa Monica, Kalifornio, do nun 73-aĝa - estas usona ekonomikisto, demografo, statistikisto, historiisto, geografo, sociologo kaj verkisto. Li aparte konatiĝis per publikaĵoj pri la kategoriigo de generacioj en la industrilandoj, precipe pri la sociologia priskribo de la socioj fine de la 20-a jarcento. Aparte li koncentriĝis pri la tielnomata Y-Generacio.