Neknekulo estas junulo kiu nek studas nek laboras. Ĉi-tiu termino egalas al la angla akronimo NEET (Not in education, employment, or training). La akronimo NEET estis unue uzata en la Unuiĝinta Reĝlando, sed ĝia uzo disvastiĝis al aliaj landoj kiuj inkluzivas Japanion, Sud-Koreion, kaj Tajvanon.
En la Unuiĝinta Reĝlando, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas de 16 ĝis 24; La subgrupo de neknekuloj kiuj aĝas 16-18 estas ofte de aparta fokuzo. En Japanio, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas 15-34 kaj nek laboras, nek dommastrumas, nek estas aliĝitaj en lernejo aŭ labor-rilata trejnado, kaj ne serĉas laboron.
La OECD uzas ĝin kiel indikilon por klasifiki junulojn el diversaj landoj kiuj ne estas en edukado, trejnado aŭ laborado. En 2024 Rumanio estis la lando en Eŭropa Unio kie estas plej multaj neknekuloj[1].
En Hispanio, Meksiko, Argentino, kaj Urugvajo, krom aliaj hispanlingvaj landoj, la termino "ni-ni" ("nek-nek") iĝis popularan alternativan vorton de NEET. La termino signifas 'ni estudia, ni trabaja' ("nek studas, nek laboras"). En Brazilo, estas simila vorto "nem-nem".
La termino iĝis polemika temo en Meksiko, kie la registaro sentas ke homoj kiujn oni eble konsiderus neknekuloj pli verŝajne elektas aliĝi al la organizoj engaĝitaj en narkotaĵtrafiko por subteni siajn ekonomiajn kaj proprajn bezonojn, ol ili prenas dungon aŭ studas.
ALMA [2]: iniciato kreita de European Social Fund Plus (Eŭropa Socia Fonduso Plus, mallonge ankaŭ "ESF+") kiu ofertas al neknekuloj (NEET) unikan ŝancon akiri laborsperton kaj lerni novajn kapablojn en diversaj EU-landoj. ALMA (Aim, Learn, Master, Achieve) estas iniciato por junuloj en aĝo de 18 ĝis 29 jaroj, kiuj nuntempe ne estas en dungado, edukado aŭ trejnado (angle: NEETs aŭ Neknekuloj en Esperanto). La celo de ALMA estas aktive integrigi pli da junuloj en la labormerkaton kaj socion ĝenerale pere de internacia moveblo kiu estas grava helpilo por ilia profesia kaj persona evoluoj. Sub ĉi tiu programo, ĉiu partoprenanto ricevas personigitan planon kaj ricevas daŭran mentoron. La iniciato celas praktikajn labor-rilatajn lernspertojn eksterlande[3].
(24 lingvoj) European Social Fund Plus