Nekredeblaj aventuroj de italoj en Rusio | |
---|---|
Fotopiedo | |
filmo | |
Originala titolo | Невероятные приключения итальянцев в России |
Originala lingvo | rusa |
Kina aperdato | 1974 |
Daŭro | 100 min |
Ĝenro | Komedio |
Kameraado | Gábor Pogány, Mikhail Bits |
Buĝeto | 49,200,000 rubloj |
Reĝisoro(j) | Eldar Rjazanov Franco Prosperi |
Produktisto(j) | Dino De Laurentiis Luigi De Laurentiis |
Scenaro | Franco Castellano • Giuseppe Moccia • Eldar Ryazanov • Emil Braginsky • Castellano and Pipolo |
Filmita en | Sovetunio |
Loko de rakonto | Sankt-Peterburgo |
Muziko de | Carlo Rustichelli |
Ĉefrolantoj | Andrej Mironov Ninetto Davoli Antonia Santilli Alighiero Noschese Tano Cimarosa Jevgenij Jevstignejev Olga Aroseva |
Produktinta firmao | Mosfilm Dino De Laurentiis Cinematografica |
IMDb | |
Nekredeblaj aventuroj de italoj en Rusio (ruse Невероятные приключения итальянцев в России) estas soveta-itala komedio filmita en la jaro 1974.
Al kliniko estas alveturigita mortanta maljunulino, kiu ankoraŭ havas tempon por sciigi nepinon, ke ŝi enfosis antaŭ Granda oktobra socialista revolucio en Leningrado trezoron. Kaj tiel okazos, ke ĉiuj, kiuj estis en la malsanulejo en ŝia proksimeco, subite troviĝas en la sama aviadilo direktanta en la ĉefurbon de USSR: ĉefkuracisto de la malsanulejo, du ŝoforoj de sanitaraŭto, edzo de virino, kiu atendis en la kliniko akuŝon, viro kuracanta sian rompitan kruron kaj memkompreneble la nepino de la maljunulino. La klopodo akiri la trezoron estas granda, sed nur la nepino konas la alian parton de indico, kiu tre helpos ŝin en la serĉado. Netradicia kunprodukta kunlaboro enigis en komedion, kiu ne ŝajnigas tro realaĵon, sed ĝi kapablas deŝiri per rapideco kaj vigle pasanta agadlinio.