Nemesvid [nemeŝvid] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Marcali. Nemes signifas: nobela.
Nemesvid situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Zalakaros troviĝas 16, Marcali 19, Nagykanizsa 25, Balatonszentgyörgy 28 km-ojn.
Dum la mezepoko kuiristoj de la reĝo vivis tie. En 1566 la turkoj detruis la vilaĝon. La komunumo iĝis kampurbo en 1827. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kuracejo, apoteko, 3 vendejoj, 2 drinkejoj, futbalejo, policano, poŝto.
En la proksima farmo naskiĝis Marcell Jankovics (montogrimpisto).