![]() | ||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nendaj-aratingo en Parc de l'Orangerie, Strasbourg, Francio
| ||||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||
Aratinga nenday Vieillot, 1823 | ||||||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||||||
![]() Proksimuma arealo
| ||||||||||||||||||||
Sinonimoj
| ||||||||||||||||||||
Nandayus nenday (Vieillot 1823) | ||||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||||||
Nendaj-aratingo (Aratinga nenday) aŭ nendaj-konuro estas mezgranda neotropisa papago kun plejparte verda plumaro, trovebla en kontinenta Sudameriko.
Nandaj-aratingo estas unue priskribita kiel sola membro de monotipa genro Nandayus Bonaparte, 1854, unu el ~16 da tiam agnoskataj genroj de tribo Arini de neotropisaj papagoj. Tamen filogenetikaj indicoj sugestis ke ĝi pli probable apartenas al unu el kvar senrangaj grupo de genro Aratinga. Kiam la genro Aratinga estis dispartita je kvar apartaj genroj, nendaj-aratingo restis en la genro kun la sama nomo.[2] Laŭ datumoj el filogenetika analizo laŭ mitoĥondria DNA, nandaj-aratingo formas monofiletikan grupon kun suna aratingo (A. solstitialis), ĝendaj-aratingo (A. jandaya), kaj orĉapa aratingo (A. auricapillus).[3] Esploro el jaro 2006 laŭ kaj mitoĥondria, kaj nuklea DNA de 29 specioj el 25 genroj de neotropisaj papagoj montris, ke ĝuste suna aratingo estas la plej parenca al nendaj-aratingo. Tiuj ĉi du specioj dispartiĝis antaŭ inter 0.5 kaj 1.3 jarmilionoj.[4]
Nandaj-aratingoj povas hibridiĝi kun sunaj aratingoj, ĝendaj-aratingoj kaj blukronaj aratingoj. Ili havas antaŭhistorie formortintan parencan specion Aratinga vorohuensis, priskribitan laŭ pliocenaj fosilioj el Argentino.
Nendaj-aratingo estas 27-30 cm longa kaj pezas averaĝe 10 g. Ĝia plumaro estas plejparte verda, krom nigra "masko" kaj beko, pro kiu oni iam nomas la specion nigrakapa aratingo. Krome, nigraj ĝis bluaj ĉe la pintoj estas subaj plumoj de ĝiaj flugiloj kaj vosto. Inter verdaj partoj de la plumaro, brusto estas pli blueca, kaj ventro pli pala. Sur kruroj la plumoj estas ruĝaj.
Natura arealo de Nendaj-aratingoj estas centraj partoj de Sudameriko, de sud-eosta Bolivio ĝis sud-uesta Brazilo, centra Paragvajo, kaj ekologia regiono Pantanalo en norda Argentino. Krome, ĉar nendaj-aratingoj estas sufiĉe popularaj kompaniaj dombirdoj en Usono, en iuj ĝiaj regionoj la fuĝintaj aŭ ellasitaj birdoj resovaĝiĝis kaj formis stabilajn populaciojn. Inter tiuj lokoj estas Los-Anĝeleso (Kalifornio), San Antonio (Teksaso), kaj kelkaj kantonoj de Florido: Pasco, Sarasota, Pinellas, Manatee kaj Miami-Dade.[5]
Plejparto de dieto de la nendaj-aratingoj konsistas je semoj, fruktoj, nuksoj, beroj, kaj burĝonoj. En lokoj kie homoj instalas birdomanĝejojn, la birdoj ankaŭ volonte vizitas ilin. Ili frekventas arbarojn kaj eksarbarojn ĉirkaŭ homaj setlejoj, savanojn, kaj paŝtejojn en Sudameriko.
Plej ofte ili nestas en arbotruoj. Kutima ovaro estas tri aŭ kvar ovoj. Nestumo kaj prizorgo de idoj estas kutime la afero de ĉiu aparta paro, sed ekster breda sezono nandaj-aratingoj formas sufiĉe grandajn birdarojn por migri kaj furaĝi kune.
Nendaj-aratingoj de tempo al tempo vivas en kapteco en homaj domoj estiel kompania dombirdo, aparte en Usono. Ili estas viglaj kaj energiaj birdoj, kiuj bezonas grandan spacon por flugi kaj esplori kaj multajn mensajn kaj sociajn stimulojn por farti bone. Pro sia forta beko kaj ankaŭ laŭta voĉo, nendaj-aratingo ne estas rekomendinda dombirdo al familioj kun tre junaj infanoj. Ĝi facile adaptiĝas al vivo en kapteco kaj kapablas lerni imiti homan parolon kaj fari diversajn trukojn.[6] Internacia fonduso World Parrot Trust, dediĉita al savo kaj prizorgo de papagoj, rekomendas ke birdobredejoj por nandaj-konuroj estu ne malpli ol 2-3 m longaj.[7] La plej longa verigita vivdaŭro por nendaj-aratingo estas 18.7 jaroj, kvankam ekzistas neverigitaj raportoj pri la birdoj kiuj vivis 30.2 jarojn aŭ pli.[8]