Neplachovice | |||
germane Neplachowitz | |||
municipo | |||
Kastelo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Neplachovice | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Opava | ||
Administra municipo | Opava | ||
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio | ||
Montaro | Nízký Jeseník | ||
Ŝoseo | I/57 | ||
Rojo | Heraltický potok | ||
Situo | Neplachovice | ||
- alteco | 278 m s. m. | ||
- koordinatoj | 49° 59′ 21″ N 17° 48′ 24″ O / 49.98917 °N, 17.80667 °O (mapo) | ||
Areo | 5,73 km² (573 ha) | ||
Loĝantaro | 1 061 (2024) | ||
Denseco | 185,17 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1257 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 347 74 ĝis 747 74 | ||
NUTS 3 | CZ080 | ||
NUTS 4 | CZ0805 | ||
NUTS 5 | CZ0805 553158 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 2 | ||
Bazaj setlejunuoj | 2 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
| |||
Vikimedia Komunejo: Neplachovice | |||
Retpaĝo: www.neplachovice.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Neplachovice estas municipo situanta en Ĉeĥio, en distrikto Opava kaj ĝi etendiĝas sur ambaŭ flankoj de limo de Silezio kaj la tn. moraviaj enklavoj en Silezio. Vivas ĉi tie 1 061 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Opava, Holasovice kaj Stěbořice.
Kiam Neplachovice estis fondita, ne eblas precize konstati. La unua skribmencio pri Neplachovice estas el la jaro 1257 kaj tio, ke paroĥan preĝejon en "Niplawitz" tenis ordeno de germanaj kavaliroj.
La unua dokumento, kiu parolas pri Neplachovice kiel pri la vilaĝo, estas el la jaro 1374. La vilaĝon tenis poste multaj posedantoj. En la jaro 1779 estis fondita kolonio Neplachovské Zadky (Neplachovaj Postaĵoj). En 1848 estis nulugita laborego kaj la loĝantoj de Neplachovice per tio fariĝis liberaj homoj.
Fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento montriĝis en ĉirkaŭaĵ vilaĝoj forte germanismo, la ĉeĥaj familiaj nomoj estis germanigitaj kaj en lernejoj oni komencis instrui germane. Sole Neplachovice staris sur la plej mallasta lingva limo kaj ĝi firme tenis sian ĉeĥecon. Sed ankaŭ ĉi tie komencis parte efiki la germanigaj klopodoj.
La 8-an de oktobro 1938 okazas okupacio de la vilaĝo fare de germana soldataro pro la munkena interkonsento. La popolo de Neplachovice malfacile portas la tempon de okupacio kaj forte ĝi rezistas al la germanigo. Estas karakterize, ke Neplachovice kiel unusola vilaĝo en la ĉirkaŭaĵo devigis en germanaj oficoj konservon de ĉeĥa lernejo.
Pro la alveno de germanoj komenciĝas regado de perforto kaj teroro, la civitanoj estas ĉikanataj kaj junaj laboristoj sendataj por labori en Germanio.
La 6-an de majo 1945 Neplachovice estis liberigita de Ruĝa Armeo.
Kiam estis fondataj agrikulturaj kooperativoj, ankaŭ Neplachovice estis kunigita kun pluraj vilaĝoj en la ĉirkaŭaĵo sub novan nacian komitaton en Holasovice.
Ekde la 1-a de septembro 1990 Neplachovice estas denove memstara municipo.
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 663 |
1880 | 722 |
1890 | 690 |
1900 | 745 |
1910 | 762 |
1921 | 732 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 797 |
1950 | 637 |
1961 | 699 |
1970 | 670 |
1980 | 854 |
1991 | 826 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 828 |
2011 | 901 |
2014 | 943 |
2016 | 947 |
2017 | 943 |
2018 | 948 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2019 | 950 |
2020 | 948 |
2021 | 910 |
2022 | 944 |
2023 | 983 |
2024 | 1 061 |
|