Libropremio de Nestlé Smarties | ||
Oficiala titolo | Nestlé Smarties Book Prize | |
honorigo | ||
---|---|---|
Priskribo | premio pri porinfana literaturo | |
Organizanto | BookTrust | |
Lando | Britio | |
Fondita en | 1985 | |
Lasta premiito | 2007 | |
La Nestlé Children's Book Prize ("infanlibra premio de Nestlé"), dumtempe nomata Nestlé Smarties Book Prize ("libropremio de Nestlé Smarties"), estis serio de literaturaj premioj pri porinfana literaturo, fondita de la firmao Nestlé kaj administrata de sendependa brita bonfara organizaĵo BookTrust, kiu ekzistis en Britio inter 1985 kaj 2007. Ĝi estis unu el la plej prestiĝaj kaj plej respektataj infanliteraturaj premioj.[1][2] [3]
La premio estis donita en tri kategorioj (aĝogrupoj): 0–5 jaroj, 6–8 jaroj, kaj 9–11 jaroj. Ekde 1996 oni donis oran, arĝentan, kaj bronzan premion en ĉiu kategorio.